El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tiuj landoj disdonas aŭ disdonos dekjarajn vizojn al ĉinaj civitanoj

| 2016-01-29
Bookmark and Share

 
    La 27an de januaro la Justica Ministerio de Sud-Koreio diris, ke ekde la sekva tago Sud-Koreio malstreĉos la kondiĉojn de vizpeto de ĉinaj civitanoj por pluraj vizitoj, kaj la limigo estos plilarĝigita de la aĝo de pli ol 60 jaroj al la aĝo de pli ol 55 jaroj. La ministerio disdonos unuafoje al ĉinaj civitanoj dekjarajn vizojn. Advokatoj, universitataj profesoroj kaj aliaj profesiuloj aŭ tiuj, kiuj havas magistrecon aŭ pli altan akademian titolon, povos akiri dekjarajn vizojn. Pli frue, Usono kaj Kanado lanĉis dekjarajn vizojn al ĉinaj civitanoj.

 

    Usono: dekjaraj vizoj al ĉinaj civitanoj

 

    En novembro 2014 Usono komencis disdoni dekjarajn vizojn por pluraj vizitoj al ĉinaj civitanoj.

 

    Kanado: dekjaraj vizoj laŭ valideco de pasporto

 

    Kanado disdonas dekjarajn vizojn laŭ valideco de pasporto. Tio signifas, ke se via pasporto havas nur trijaran validecon, vi ricevos vizon maksimume trijaran por pluraj vizitoj.

 

    Singapuro: dekjaraj vizoj por komercistoj

 

    Singapuro disdonas al komercistoj dekjarajn vizojn por pluraj vizitoj, tamen tio dependas de taksado de dokumentoj. La valideco de kutimaj vizoj varias inter 35 tagoj kaj du jaroj laŭ la stato kaj dokumentoj de la petantoj.

 

    Britio kaj Aŭstralio planas disdoni dekjarajn vizojn

 

    Ankaŭ Britio planas disdoni al ĉinaj civitanoj dekjarajn vizojn. Ekde 2016 ĉinaj turistoj povas akiri dujarajn vizojn por pluraj vizitoj al Britio. Brita ministro pri eksterlandaj aferoj Philip Hammond lastatempe diris en Pekino, ke Britio eble longigos vizan validecon de du jaroj al dek jaroj.

 

    Krome, ankaŭ Aŭstralio planas disdoni al ĉinaj turistoj dekjarajn vizojn por pluraj vizitoj. La politiko estos efektivigita plej frue en la kuranta jaro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments