El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Rakonto de Ĉinio" nun elsendata de BBK

| 2016-01-29
Bookmark and Share

 
    Ekde la 21-a de janurao la dua kanalo de la Brita Brodkasta Kompanio (BBK) komencis elsendi serion de la dokumentaj filmoj kun la titolo "Rakonto de Ĉinio", kiu el la vidpunkto de ordinaraj ĉinoj retrorigardas la 4 000-jaran historion de Ĉinio kaj rakontas la grandajn ŝanĝiĝojn kiujn spertis la lando dum sia longa historio, nome de la dinastioj Xia (21-a jarcento a.K. -- 16-a jarcento a.K.) kaj Shang (16-a jarcento a.K. -- 11-a jarcento a.K.) ĝis la periodo de reformado kaj pordmalfermo.
 
    La filmo-serio estis kunlabore produktita de BBK kaj la Usona Publika Televido-reto por la okcidentaj spektantoj, kiuj malmulte konas Ĉinion. La fama brita historiisto kaj televid-prezidanto Michael Wood funkciis kiel ĝiaj scenara aŭtoro kaj programo-prezidanto.
 
    La filmo-serio en 6 partoj respektive prezentas gravajn eventojn en diversaj periodoj de la ĉina historio kaj diskonigas atingojn de la lando en la kampoj kultura, arta kaj scienc-teknika, inkluzive de silkaĵoj, ceramikaĵoj, bronzaĵoj, kaligrafaĵoj, pentraĵoj, jadaĵoj, ĝarden-artaĵoj, antikvaj scienc-teknikaj inventoj k.s.
 
    En intervjuo Wood diris, ke en la 3-jara filmado li kaj aliaj membroj de la filmo-teamo 12-foje vizitis Ĉinion. Por faciligi la komprenon de la okcidentaj spektantoj kaj doni al la filmoj pli da interesaj elementoj, la produkta teamo foruzis multe da tempo kaj energio en elektado de temoj. Tial la filmoj prenas gastronomion, antikvan futbalon kaj similajn temojn ŝatatajn de okcidentanoj kiel ĉefan enhavon. Dank' al tiuj temoj la filmoj en ĝojiga kaj malstreĉita etoso montras al la spektantoj la fizionomion de la ĉina historio.
 
    En la pasintaj jaroj pluraj dokumentaj filmoj pri Ĉinio estis elsenditaj en la 2-a kanalo de BBK. La pasintan aŭguston la 3-parta dokumenta filmo "Ĉu niaj infanoj havas firman volon?" estis elsendita en la sama kanalo. Tiu ĉi filmo rakontas pri praktikado de la ĉin-stila instrumetodo de 5 ĉinaj instruistoj en mezlernejo en Hampshire, suda Britio. En la lernejo tiuj ĉinaj instruistoj provis sian instru-metodon por 4 semajnoj. La filmo vekis varman diskuton de la publiko kaj vastan atenton de la eduka kampo en Ĉinio kaj Britio.
 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments