Ĉinio bonvenigas la Printempan Feston

| 2016-01-29
Bookmark and Share

    Jen ceremoniistinoj de la Imperiestra Palaco de Shenyang prezentas la versparon por la Printempa Festo, la tradicia ĉina novjaro. De la 29-a de januaro ĝis la 31-a de marto daŭros diversaj aranĝoj kun la komuna titolo: "Pasigi la novjaron en la Imperiestra Palaco de Shenyang". Dum tiu periodo estos du specialaj ekspozicioj, prezentado pri la kulturo de la dinastio Qing (1644-1911), kunagoj de spektantoj kaj aliaj.

 

    Jen subnaĝisto ludas la rolon de Sun Wukong, simio-reĝo -- heroo en la ĉina klasika romano "Pilgrimo al la Okcidento". Li faras drak-ludon subakve. Tio estas prezentado okazinta en la 28-a de januaro en la Tianjin-a Parko de la Polus-Mara Mondo. La subnaĝistoj kun la kostumo de la simio-reĝo aldonas la etoson de la tuj alvenonta Jaro de Simio.

 

    Preparado por la novjara lantern-festivalo kun la temo "Ora simio alpostas feliĉon plenurban" en la parko Baotuquan. 37 grupoj da lanternoj lumos de la unua tago ĝis la dudeka tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro (de la 8-a ĝis la 27-a de februaro).

 

    Pendigo de lanternoj kun la formo de "longviviga persiko" por la 30-a Lanterna Festivalo ĉe Qinhuai-rivero en Nankino. Intertempe estos 100 grupoj da grandaj lanternoj en 8 zonoj. Oni okazigos eklumigan ceremonion vespere de la 4-a de februaro.

 

    Elektado de ornamaĵoj por la festo en la bazaro de la gubernio Xuan'en de la provinco Hubei. Pro la proksimiĝo de la Printempa Festo, prosperas la bazaroj de diversaj vilaĝoj. Homoj amasiĝas, faras aĉetadon kaj ĝuas festan etoson.

 

    Jen ornamaĵoj por la Jaro de Simio en bazaro de Hefei, ĉefurbo de la provinco Anhui. La ornamaĵoj pri simio estas vaste ŝatataj kaj bone vendataj en bazaroj de diversaj lokoj de Ĉinio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments