El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tuj venos al ni la Printempa Festo

| 2016-02-01
Bookmark and Share

    Hodiaŭ (la 1-a de februaro) estas la dudektria tago de la lasta monato laŭ la ĉina luna kalendaro. En tiu ĉi tago ĉinoj kutimas kulti la dion de la kuireja forno. La dudektria tago de la lasta monato estas rigardata kiel la "malgranda ĉina novjaro". Post tiu tago komenciĝos la "oficiala" preparado por la Printempa Festo. Pekina specialisto pri folkloro diris, ke la festo de tiu ĉi tago estas "ekzerco" por pasigi la gravan feston alvenontan post sep tagoj, kaj "oni prenas dolĉaĵojn bonvenigante la novjaron".

 

 
    Pro la malsameco de la kutimoj en diversaj lokoj, la datoj por kulti la dion de la kuireja forno estas diferencaj inter norda kaj suda Ĉinio. Normale norduloj kultas la dion en la dudektria tago, dum suduloj preferas fari tion en la dudekkvara. Specialisto klarigis: "En la suda parto de Ĉinio, oni diras ke en la dudekkvara tago la dio de la kuireja forno supreniras al la Ĉiela Imperiestro por raporti pri la familianoj en tiu ĉi hejmo. En la norda parto de la lando, oni kredas ke en la vespero de la dudektria tago la dio jam komencas supreniri al la Ĉielo, kaj do por respekti la dion necesas ke oni faru la kulton antaŭ lia foriro."

 

 
    Pri la dio de la kuireja forno, ekzistas multaj diroj inter popolanoj. Oni ĝenerale opinias ke la dio estas la ĉefo de la hejmo, kaj ke li ĉiujare (en la sama tago) raportas al la Ĉiela Imperiestro pri la diroj, faroj, bonoj kaj kulpoj de la familianoj de tiu ĉi hejmo dum la pasinta jaro. Ordinaraj homoj certe volas ke la dio raportu al la Ĉiela Imperiestro nur pri la bonaj aferoj, kaj tial aperis la kultado kiu uzas dolĉaĵojn por "mieligi" la buŝon de la dio.

 

 
    La ĉefa dolĉaĵo por la kultado normale estas farita el maltozo kun la formo de bulo. Post la kulto, kaj plenkreskuloj kaj infanoj -- ĉiuj ĝuas dolĉaĵojn. Ĉi-tempe oni povas pli profunde senti la dolĉan guston de la dolĉaĵoj kaj ankaŭ esperon por la tuj alvenonta Printempa Festo.

 

    Fakte, la pasigo de la "malgranda ĉina novjaro" kaj aliaj sekvontaj folkloraj aktivadoj estas la pretigo al la novjaro. "Oni ĝoje adiaŭas la dion de la kuireja forno, kaj jam devas purigi la ĉambrojn, aĉeti por la novjara festo jarpentraĵojn, versparojn kaj tiel plu." La signifo festi tiun ĉi tagon estas resumi la pasintan jaron.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments