Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ĉinio: la vendokvanto de mult-ĉambraj apartamentoj pliiĝas kun la lanĉo de la du-infana politiko

| 2016-02-02
Bookmark and Share

 

    La hongkong-a ĵurnalo South China Morning Post raportis la 10-an de januaro, ke post la lanĉo de la du-infana politiko en Ĉinio pliiĝis la vendokvanto de tri- kaj kvarĉambraj apartamentoj en urboj. En Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj grandaj urboj multaj geedzoj intencas aĉeti grandajn apartamentojn por estonta familiano.

 

    Iu kompanio pri nemoveblaĵoj konigis, ke grandaj apartamentoj estas favorataj de dom-aĉetantoj ekde la pasinta oktobro, ĝuste post la anonco de la ĉina registaro, ke ĝi moderigos la naskolimigan politikon. Laŭ antaŭkalkulo, la nombro de novnaskitoj en la ĉeftero de Ĉinio pliiĝos je 17 milionoj dum la venontaj 5 jaroj.

 

    Cai Shiyang, kiu laboras en kompanio pri nemoveblaĵoj en la loĝkvartalo Yayuncun en norda Pekino, konstatis, ke la du-infana politiko donas grandan influon al la merkato de loĝejoj: "dum la pasintaj kelkaj monatoj oni konkure aĉetis tri- kaj kvar-ĉambrajn apartamentojn, tiel ke estis forvenditaj la de ni tenataj tiaj apartamentoj kun taŭga prezo. Do nun multaj domaĉetantoj estas devigataj daŭre atendi". En la pasinteco, la vendosumo de grandaj apartamentoj okupis nur 30% de la totala vendosumo de lia kompanio. Tiam dom-aĉetantoj plejparte preferis aĉeti unu- aŭ du-ĉambrajn apartamentojn pro alta domprezo kaj alta tarifo de la imposto pri la domoj, kies areo superis 90 kvadratajn metrojn. "Sed nun duono de la vendosumo de nia kompanio venas el grandaj domoj."

 

    En la pasinta novembro estis vendita la kvar-ĉambra apartamento de sinjorino Stela Nie. Antaŭ longa tempo ŝi volis forvendi la loĝejon, kiu sidas proksime al la kvara rondvojo okcidente de Pekino, por aĉeti novan loĝejon proksime al la lernejo, kie lernas ŝia filino. Tamen ŝi ne sukcesis. "Mi daŭre petadis mian agentejon vendi tiun apartamenton preskaŭ por unu jaro, tamen neniu volis aĉeti ĝin. Mi tre surpriziĝis, kiam mi informiĝis, ke ĝi estis forvendita," ŝi diris. Dum la sekvantaj monatoj ŝi kaj ŝia edzo serĉadis tri-ĉambran apartamenton proksime al la dua rondvojo sude de Pekino. "Ni kelkfoje elektis iujn domojn, tamen ili estis aĉetitaj de aliaj homoj antaŭ la subskribo de rilata interkonsento kun la posedanto." Finfine ili aĉetis kvar-ĉambran apartamenton kontraŭ granda pago.

 

    La kreskado de postulo antaŭenpuŝis altigon de prezo. Li Yong, laboranto de alia kompanio pri nemoveblaĵoj, diris, ke 20%-30% de liaj klientoj aĉetis novajn loĝdomojn pro tio, ke ili volas havi la duan infanon. "Laŭ ili tri-ĉambra apartamento estas minimuma postulo. Unu ĉambro estas por ili kaj ilia novnaskito, alia por ilia unua infano, kaj la tria -- iliaj gepatroj aŭ guvernistino." Cai Guanyu, analizisto pri nemoveblaĵoj, diris, ke simila tendenco aperis ankaŭ en Ŝanhajo. La proporcio de tiuj klientoj, kiuj volas aĉeti loĝdomon kun la areo de 120 kvadrataj metroj, altiĝis de 30% al 60% en la pasinta jaro. "Ni antaŭvidas, ke la postulado de domaĉetantoj pri grandaj apartamentoj kaj pri tiuj proksime al bonaj lernejoj estos pli granda en la venontaj du jaroj," komentis Cai Guanyu.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments