El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kial veni al Nitro?

| 2016-02-02
Bookmark and Share

 

    "Kial veni al Slovakio por la 101a Universala Kongreso de Esperanto?" La prezidanto de LKK Peter "Petro" Baláž responde al ĉi tiu demando listigas kelkajn argumentojn kaj kialojn:

 

    La Universala Kongreso en Slovakio havos kelkajn specialaĵojn, pro kiuj indos ĝin partopreni:

 

    – Historie unua UK en Slovakio.

 

    – Ekologia kongreso (multaj partoprenantoj de Eŭropo povas atingi ĝin trajne, buse, aŭte, sen bezono de flugoj, ene de la urbo oni eĉ ne bezonos urban trafikon aŭ aŭtojn).

 

    – Ekonomia kongreso (la tranoktado-prezoj ekas jam ĉe 7 EUR/nokto, ankaŭ la manĝokostoj estas modestaj, ekzemple, tagmanĝo en restoracio: 3,50 EUR, biero: 1 EUR).

 

    – Pieddistanca kongreso (kongresejo, hoteloj, studenthejmoj, urbocentro, restoracioj, aĉetcentroj, ĉio ene de pieda distanco de 1 km).

 

    – Videbla kongreso (Nitro estas relative malgranda urbo, danke al kio Esperanto kaj la kongreso estos tre bone videblaj al la loĝantoj de la urbo).

 

    – Gastamo kaj gastronomio (indas veni sperti la slovakan gastamon kaj diversajn erojn de la slovaka gastronomio: bongustegaj kaj kvalitaj vino kaj biero, multaj bonaj kaj favorprezaj manĝoj ktp.).

 

    – Eblo malkovri Slovakion (landon meze de Eŭropo, kun tre riĉa historio, vidindaĵoj, naturbelaĵoj).

 

    – Eblo ekkoni slavan kulturon (Nitro estis lulilo de la unua slava skribo: glagolico. Dum UK eĉ eblos lerni skribon per ĝi! Same okazos pluraj prelegoj pri slavaj temoj.).

 

    – Nova jarcento de kongresoj (impulso por modernigo, novigo de la plej granda Esperanto-festivalo).

 

    – Riĉega junulara programo (Nepre indos ĝin partopreni, la programeroj estos tre variaj kaj allogaj!).

 

    – Riĉa kultura programo (koncertoj, teatraĵoj, filmoj, ekspozicioj, diskotekoj…).

 

    – Riĉa faka programo (akompanaj aranĝoj, scienca kafejo, kleriga lundo, kreivaj metiejoj ktp.).

 

    Ĉi-jara kongresa celo estas agi ekstermovade kaj malfermi nian movadon al la mondo kaj serĉi aliancanojn por kunlaboro kaj nia plua pli efika agado. La 101a UK volas por tiu ĉi celo utiligi la fakton, ke la kongreso okazos en la tempo, kiam Slovakio prezidos la Konsilion de EU (julio – decembro 2016). Dum la 101a UK la 23–30an de julio 2016 okazos kvar malfermitaj fakaj aranĝoj:

 

    Lingvo-politika konferenco de Viŝegradaj landoj V4+ "Perspektivoj de lingva komunikado en EU".

 

    Internacia entreprenista kaj komerca forumo "Investi en koro de Eŭropo – investi en Slovakio".

 

    "Inter-religia renkontiĝo" de reprezentantoj de diversaj religioj.

 

    La 20a Internacia Medicina Esperanta Kongreso.

 

    Certe indas mencii ankaŭ pli vastajn kaj ĝeneralajn kialojn veni al UK 2016:

 

    – Renkonti siajn (malnovajn) amikojn

 

    – Ekkoni novajn amikojn de la tuta mondo

 

    – Subteni la plej grandan Esperanto-aranĝon kaj Esperanto-organizon

 

    – Sperti unikan atmosferon de UK, la spiriton de amikeco, lingva egaleco kaj homa interkompreniĝo kaj frateco.

 

Respondis

Peter Baláž

LKK-prezidanto

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments