El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ĉefministro Li Keqiang festis la malgrandan ĉinan novjaron en maljunulejo

| 2016-02-02
Bookmark and Share

 

    La 1-an de februaro ĉina ĉefministro Li Keqiang iris al la maljunulejo en la distrikto Yuanzhou de la urbo Guyuan de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono en okcidenta Ĉinio por festi kune kun tieaj maljunuloj la malgrandan ĉinan novjaron, kiu okazas en la dudektria tago de la lasta monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Tie Li Keqiang manĝis kaj interparolis kun la apuda huj-nacia maljunulo Ma Ancang. Li laŭdis la maljunulon havi la vizaĝon ruĝbrilantan je sano kaj prezentis al li bovlon da jiaozi-oj. Poste Li Keqiang levis sian glason kaj deziras al la maljunuloj sanon, feliĉon kaj longan vivon.

 

    Li Keqiang prezentis al la maljunuloj "feliĉon" kaj "longvivecon"

 

 

    Li Keqiang prezentis al la maljunuloj donacojn por la novjaro. Li diris: "Hodiaŭ estas la malgranda novjaro laŭ la ĉina luna kalendaro. Okaze de tiu grava festo de la ĉina nacio, ni ne povas forgesi maljunulojn. En la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, mi prezentas al vi donacojn kaj speciale la du vortojn "feliĉo" kaj "longviveco". Parolinte li pendigis la ĉinajn ideogramojn "福" (feliĉo) kaj "寿" (longviveco) sur la muro de la maljunulejo.

 

    Li Keqiang donacis novajn vestojn al huj-naciaj maljunuloj

 

 

    En la maljunulejo Li Keqiang vizitis la huj-naciajn geedzojn Hai Baoting kaj Ma Zhengxiu kaj prezentis al ili novajn vestojn kiel donaco por la novjaro. Li hepis la 78-jaran Hai porti la novan veston kaj ĝin butonis. Li deziras sanon kaj feliĉon al la du maljunuloj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments