El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Ses kandidatoj por redaktora posteno

| 2016-02-02
Bookmark and Share

 

    Ses personoj el kvin landoj kandidatas por la posteno de redaktoro de la revuo Esperanto. Pintaj kandidatoj estos intervjuitaj skajpe ene de kelkaj semajnoj.

 

    En novembro 2015 Mark Fettes, la prezidanto de UEA, anoncis ke Fabricio Valle, la redaktoro de la revuo Esperanto, forlasos sian postenon antaŭtempe, post la preparo de la aprila numero de 2016.

 

    En sia anonco pri la posteno la estraro de UEA menciis, ke la nova redaktoro havos la respondecon ankaŭ pri la renovigo de la retejoj de UEA. La limdato por peti la postenon estis dimanĉo, la 31-a de januaro. Responde al demando de Libera Folio Mark Fettes rakontis, ke ĝis la limdato alvenis ses kandidatiĝoj el kvin landoj.

 

    - La plimulto venis nur en la lastaj tagoj, do ni ankoraŭ ne havis tempon atente pritaksi ilin. Lastfoje mi intervjuis tri kandidatojn skajpe, kaj verŝajne ni faros simile ĉi-foje, antaŭ la fina decido. Tio okazos antaŭ la fino de februaro.

 

    Neniu el la kandidatoj estas virino. La nomojn de la kandidatoj UEA ne publikigas, sed laŭ Mark Fettes la koncernaj homoj mem kompreneble estas liberaj malkaŝi sian kandidatiĝon.

 

    Libera Folio: Ĉu jam klaras, ĉu la sekva redaktoro laboros hejme aŭ en la Centra Oficejo?

 

    Mark Fettes: - Pri la loko de la redaktado, la anonco indikis, ke ĝi okazos precipe en la hejmloko de la redaktoro. Tamen kompreneble la Estraro konsideros la konkretajn eblojn kaj cirkonstancojn lige al la sukcesa kandidato.

 

    La lastaj numeroj de Valle ŝajnas malfruiĝi: laŭ la normala ritmo la februara numero devis esti rete legebla ĉirkaŭ la 25-a de januaro, sed ĝis nun tio ne okazis.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments