Printempa Festo en aliaj landoj

| 2016-02-02
Bookmark and Share

    En multaj lokoj de la mondo la Printempa Festo fariĝis pli kaj pli grava. Do sekvu min por rigardi kiel oni festas la Printempan Feston ekster Ĉinio.

 

    Sudano


La 31-a de januaro en Kartumo, la ĉefurbo de Sudano, lernantoj kaj instruistoj kune prezentas ĉina-araban kanton. (Foto de Li Ziheng el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

 

    La 31-an de januaro en la Konfucea Instituto en la Universitato Kartumo en Sudano okazis vespero por bonvenigi la Printempan Feston de la Jaro de Simio.

 

    Usono


La familio en la "Familia Tago por Ĉina Novjaro" okazinta en la Usona Arta Muzeo de Smithsonian-Instituto (Foto de Jiao Min el al Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 


La 30-an de januaro en la Usona Arta Muzeo knabo montras de li modlita simion, kiun li faris kun la helpo de ĉina artisto. (Foto de Jiao Min el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 30-an de januaro la Usona Arta Muzeo de Smithsonian-Instituto en Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono, okazigis la 3-an "Familian Tagon por la Ĉina Novjaro", en kiu pli ol mil gepartoj kaj iliaj infanoj partoprenis amuzajn programerojn kaj persone spertis la ĉinan kulturon.

 

    Italio


Itala knabo kun pupo de simio enmane spektas Kungfu-prezenton. (Foto de Jin Yu el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    De la 30-a ĝis la 31-a de januaro, en la Muzika Parko de Romo, Italio, okazis la ĉina kultura foiro titolita de "Ĝoja Printempa Festo", kiu altiris al si nemalmultajn italajn infanojn kaj iliajn familianojn. En la foiro ili gustumis jiaozi-ojn, provis Kungfu-on, spektis ombroteatron, ludis per ĉina piedvolano tiel persone spertante la originan ĉarmon de la ĉina kulturo.

 

    Kanado


Knabino ludas ombroteatraĵon antaŭ la ekspozicia budo de Shaanxi. (Foto de Jin Yu el al Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    De la 30-a ĝis 31-a de januaro en Toronto, Kanado, okazis te-festivalo "Ĝoja Printempa Festo • Te-Festivalo", kiu altiris al si pli ol mil te-amantojn.

 

    Bocvano


La 31-an de januaro en Toronto, Kanado, laboranto de te-kompanio prezentas te-ceremonion en la te-festivalo. (Foto de Zou Zheng el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 


La 24-an de januaro en la foiro pri la Printempa Festo okazinta en Lusako, la ĉefurbo de Zambio, loka kuiristo per la manoj tiras farunbulon por fari nudelojn. (Foto de Peng Lijun el la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    En la 16-a de januaro, ĉe la sojlo de la Printempa Festo, okazis en Bocvano foiro por bonvenigi la Printempan Feston, kiu prenis gastronomion kiel ĉefan enhavon.

 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments