El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Monda Organizo pri Sano: eksplodo kaj propagiĝo de la viruso Zika estas tutmonda subita evento pri publika sano

| 2016-02-02
Bookmark and Share

 

    La 1-an de februaro la Monda Organizo pri Sano okazigis urĝan kunvenon por anonci, ke la eksplodo kaj propagiĝo de la viruso Zika estas tutmonda subita evento pri publika sano. La organizo alvokas la internacian socion kune trakti.

 

    Laŭ statistiko de tiu organizo, ĝis nun la viruso Zika propagiĝis al pli ol 20 landoj en Ameriko kaj Afriko. Brazilo kaj Kolombio estas serioze trafitaj de la epidemio.

 

    La Monda Organizo pri Sano diris, ke Zika estas nova viruso el moskitoj, kiu estis unuafoje trovita en korpo de resusoj en Ugando en 1947. Poste ugandanoj kaj tanzanianoj estis infektitaj je Zika en 1952. Do estis registro pri la epidemio de Zika en Afriko, Ameriko kaj Azio.

 

    Margaret Chan, ĝenerala sekretario de la Monda Organizo pri Sano, diris, ke la eksplodo de la viruso Zika estas "neordinara evento", kiu bezonas komunan traktadon de la internacia socio. Ŝi proponas, ke gravedulinoj ne vojaĝu al la lokoj, kie disvastiĝas la viruso, ke gravedulinoj en epidemio-trafitaj regionoj petu helpon de kuracistoj kaj prenu rimedojn por eviti pikon de moskitoj.

 

    La Monda Organizo pri Sano avertis, ke la viruso Zika eble plu disvastiĝos en Ameriko kaj la nombro de infektitoj eble atingos 4 milionojn.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments