El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

La Printempa Festo, ruĝa versparo, persiko kaj ... simio

| 2016-02-03
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Baldaŭ venos la Printempa Festo, la novjaro laŭ la ĉina luna kalendaro. Tiam mi reiros al Japanio kiel ĉiujare. Mi faras tion parte ĉar la Printempa Festo por ĉinoj estas tempo por pasigi kune kun la familianoj. Mi ne volas senti min sola restante ĉi tie, kaj "fuĝas" al Japanio, kie estas tute ordinaraj tagoj sen ajna festa etoso.

 

    Ruĝa versparo ĉe El Popola Ĉinio

 

    Mi tamen povas senti la etoson de la festo jam antaŭ ĝia komenciĝo, ĉar kompreneble oni pli frue pretigas ĝiajn ornamaĵojn. Ankaŭ tio okazas ĉe El Popola Ĉinio. Estante parto de granda organizaĵo, la Ĉina Internacia Eldona Grupo, EPĈ okupas nur parton de konstruaĵo kaj ne havas sian propran pordon. Tamen en la koridoro, ĉe la kolonoj kie komenciĝas la areo de EPĈ, oni algluas du longajn ruĝkolorajn paperojn, sur kiuj estas skribitaj versoj kun bonaŭguraj signifoj. Temas pri "ruĝa versparo", nemankigebla ornamaĵo por la Printempa Festo. Ĉar mi jam kutimiĝis vidi tian versparon ĉe enirpordo, por mi estas iom amuze vidi ĝin ĉe kolonoj koridoraj.

 


Han Xin (maldekstre) kaj Yu Di, kiuj eklaboris ĉe EPĈ en la lasta jaro, faras ĉinan geston de bondeziro ĉe ĝia surkoridora versparo.
 


Du simioj kaj unu bonaŭgura talismano ĉe la pordo de nia sekcio

    Jam kelkajn semajnojn antaŭ la Printempa Festo sin montras tiaj ornamaĵoj, kaj oni komencas vaste paroli pri la festo. Ankaŭ sur nia retejo ekaperas rilataj novaĵoj. En unu el ili mi legis, ke antaŭ pli ol dumil jaroj la ruĝa versparo estis du tabuloj faritaj el la ligno de persika arbo, kiujn oni kutimis pendigi ĉe la pordo. En tiu artikolo oni nur klarigas ĝian devenon tiel, ke la ligno de persika arbo estas ruĝa, kaj la antikvaj ĉinoj kredis, ke tiu koloro estas bonaŭgura kaj forpelas malbonojn.

 

    Dum mia jam preskaŭ 4-jara vivo ĉi tie mi havis sufiĉe multe da okazoj por rimarki, ke la ĉinoj tre ŝatas la ruĝan koloron. La ĉi-supra klarigo montras, ke tiu ĉi prefero de la ĉinoj al la ruĝo originas de tre frua epoko kaj certe ne fontas nur pro tio, ke tiu koloro reprezentas komunismon. Sed kial devis temi ĝuste pri la ligno de persikarbo? Tio ankoraŭ restis enigmo por mi.

 

    Kial do persiko?

 

    En Ĉinio fakte oni de antikveco kredis, ke la persiko havas povon por forpeli malbonojn, doni al feoj magian povon kaj al homoj longvan vivon. Ho, persiko do estas kvazaŭ panaceo... Tio rememorigis al mi, ke ankaŭ en la japana mitologio unu el la plej gravaj dioj, Izanagi, sukcesis eskapi de la persekutado de demonoj el la postmorta mondo ĵetante al ili i.a. persikon. Kredeble temas pri kultura influo el Ĉinio.

 


La simio-reĝo Sun Wukong ridetas proksime de superbazaro.
 

    Kelkajn tagojn poste mi trovis persikon, ĉi-foje ne ĝian lignon sed frukton, en alia ornamaĵo por la Printempa Festo. Antaŭ superbazaro proksime de mia loĝejo oni starigis grandan kvarangulan ornam-tabulon, sur kiu ridetas petolema simio portanta en la manoj persikon.

 

    Mi tuj povis kompreni, ke la simio estas tie ĉar la baldaŭ alvenonta jaro estos la jaro de simio laŭ la orientazia zodiako. Pro tio simioj ĉieas lastatempe, montrante sin en diversaj festaj ornamaĵoj. Sed kial la besto havu persikon en la manoj? Jen alia enigmo, pri kiu devis rompi al mi la kapon.

 

    Persiko kaj la simio-reĝo

 

    Baldaŭ mi eksciis, ke la simio estas Sun Wukong, la populara simio-reĝo el la klasika romano Pilgrimo al Okcidento. La simio estis konata pro siaj brutalaj petolaĵoj, kaj fine Ŝakamunio enfermis lin en sankta monto dum 500 jaroj. Post tio li pentos, akompanos la monaĥon Xuanzang iri al Barato por kolekti valorajn budhismajn sutrojn kaj pro tiu merito finfine fariĝos dio. Iuj diras, ke en al kreiĝo de tiu ĉi heroa simio donis influon alia simio-dio Hanumano de la barata panteono.

 


Sun Wukong en ĉina televida filmo
 

    Unu el liaj petolaĵoj ĝuste estis tio, ke ĉe festeno por la taoisma diino Reĝino-Patrino de la Okcidento li ŝtele manĝis persikon, kiu donis al li longan vivon. Pilgrimo al Okcidento estas populara kaj en Ĉinio kaj en Japanio, kaj en ambaŭ landoj plurfoje oni produktis televidajn filmojn pri ĝi. Malgraŭ tio mi ne memoris tiun anekdoton pri la persiko, sed ĉiukaze nun fariĝis tute klare, kial la frukto akompanas la faman simion.

 

    Tia kultura heroo kia estas Sun Wukong fakte ne senkiale faras siajn petolaĵojn. Tiuj brutalaĵoj celas veki la inerte senmovan mondon kaŭzante ŝanĝojn en ĝi. Espereble la simio-reĝo kun sia panacea persiko protektu nin tra la tuta nova jaro kaj alportu al ni pozitivajn ŝanĝojn!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments