El Popola Ĉinio>头条新闻>

Internacieco de printemp-festa vespermanĝo

| 2016-02-03
Bookmark and Share

 

    La 29an de januaro, 32-jara Zou Jing, mezranga administranto de iu amaskomunikila kompanio, preparis aĉeti donacojn por siaj familianoj kaj materialojn de vespermanĝo por la baldaŭa Printempa Festo. Zou butikumis duonhoron en aĉet-retejoj, kaj faris 21 mendojn pri nutraĵoj, vestoj, inkluzive de freŝaj marproduktoj importitaj el aliaj landoj.

 

    Manĝaĵaj materialoj venas de tri kontinentoj

 

    Zou elspezis 1 289 juanojn por materialoj de la vespermanĝo. La plej kosta estas la du-kilograma skatolo da kraboj (Paralithodes camtschaticus) el Ĉilio kontraŭ 500 juanoj; moruoj el Rusio kaj ruĝaj salikoloj el Argentino kostas 200 juanojn respektive; du kilogramoj da longli-fiŝoj el Zhoushan de Zhejiang-provinco -- 130 juanojn. Konsidere de la distanco kaj loĝistiko, Zou faris la mendojn antaŭ tri semajnoj.

 

    Ĉefaj marproduktejoj, kiel ekzemple Ĉilio, Kanado, Argentino, Norvegio kaj Rusio, liveras al ĉinoj manĝaĵajn materialojn de la printemp-festa festeno. "Ni faras mendojn ĉe la fremdlandaj marproduktejoj laŭ postuloj de konsumantoj," diris Gao Jie el la Ŝanhaja Quangeng-a Komerca Limigita Kompanio. La marproduktoj estas primare prilaboritaj ĉeloke, kaj frostigitaj dum transporto per ŝipoj al ĉinaj havenoj en 10-15 tagoj.

 

    Ankaŭ novigo krom novjara gusto

 

    53-jara Fu Min zorgas pri sano. Ŝi aĉetas nukson kaj sanproduktojn por la Printempa Festo. Migdalo el Sud-Koreio estas ŝatata de ŝiaj kolegoj. Ĝi estas vendata en iu retejo. Oni devas unue elŝuti aplikan softvaron per poŝtelefono por aĉeto. Ŝi, ne lerta en reta aĉetado, petis helpon de sia kolego. "Mi volas, ke miaj familianoj ĝuu migdalon."

 

    28-jara Ran Tingting el Chengdu deziris aĉeti iPadon, haŭtbeligan produkton kaj sakon kun fama marko. La antaŭaj du estis por ŝia patrino, kaj la lasta kun la valoro de 12 000 juanoj por rekompenci ŝin mem.

 

    Malmultekosta kaj rapida

 

    Post universitata diplomiĝo Zou Jing sola eklaboris en Chengdu kaj poste edziniĝis. Multaj ĉinoj havas similajn sortojn same kiel Zou. Ili laboras en grandaj urboj, kaj revenas al siaj propraj hejmlokoj dum ferioj de la Printempa Festo, kun donacoj al familianoj.

 

    Zou aĉetis novjarajn donacojn el tradicia vendejo por sia laborejo, kaj trovis, ke la prezo de similaj produktoj en la tradicia vendejo estas duoble pli alta ol tiu en retbutiko, tial ŝi aĉetis donacojn rete por siaj gepatroj kaj bogepatroj. "Mi donis al vendejoj la adresojn por ke ili sendu la varojn rekte al la du malsamaj lokoj." Zou opiniis, ke la retaĉeto estas pli oportuna.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments