El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiujn rimedojn preparis jenaj landoj por ĉinaj turistoj dum la Printempa Festo 2016

| 2016-02-03
Bookmark and Share

 

 

   Alproksimiĝas la Printempa Festo de la Jaro de Simio laŭ la ĉina luna kalendaro. Pluraj landoj preparis planon por altiri al si pli da ĉinaj turistoj dum la Printempa Festo.

 

    Koreio: pli da entreprenoj anoncis efektivigon de "tuja imposto-repago por eksterlandaj turistoj"

 

 

    Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo Yonhap de Koreio, grandaj magazenoj de Koreio anoncis ke ekde la 1-a de februaro eksterlandaj turistoj, kiuj faras aĉetadon ĉe ili, ne pagos aldonvaloran imposton. Do dum la restado en Koreio, eksterlandaj turistoj povas ĝui imposto-repagon de maksimuma pagosumo je miliono da ŭonoj.

 

    Japanio: magazenoj donacos "ruĝan koverton" al ĉinaj turistoj

 

 

    Japanaj komercistoj elmetis novan rimedon por ĉinaj turistoj, t.e. doni al ili "novjaran feliĉigan mondonacon" en ruĝa koverto laŭ la ĉina kutimo, tiel ke ĉinaj turistoj povu pasigi en Japanio la Printempan Feston kun la ĉina etoso. La magazeno Odakyu en Shinjuku, Tokio, planas uzi monerojn de 5 enoj kiel "novjaran feliĉigan mondonacon", ĉar tiu monero signifas en Japanio la "antaŭdestinon" (kun klientoj) kaj aludas riĉecon el komercado.

 

    Nov-Zelando: okupita pro planado de turismaj programoj por la Printempa Festo

 

 

    La Nov-Zelanda Turisma Buroo atendas ke la nombro de ĉinaj turistoj al la lando dum la Printempa Festo de 2016 atingos 70 milojn da personoj. Rilataj entreprenoj intense sin preparas por la ĉi-jara granda enfluo de la ĉinaj turistoj, kaj aranĝas ankaŭ laborantojn scipovantajn la ĉinan lingvon por rekte kontaktiĝi kun la ĉinaj vizitantoj.

 

    Usono: por la Printempa Festo dum la "Ĉina-Usona Turisma Jaro"

 

 

    En la komenco de 2016 jam estis lanĉita la "Ĉina-Usona Turisma Jaro". Do Usono okazigos kompreneble diversajn brilajn aranĝojn por la Printempa Festo. Kalifornio, Teksaso, Nov-Jorko, Vaŝingtono kaj aliaj ŝtatoj kaj urboj preparas riĉajn kaj grandskalajn feriajn programerojn por la Printempa Festo. En Ĉikago la celebrado de la Printempa Festo okazos de la 8-a de februaro (la unua tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro) ĝis la 22-a (la dekkvina tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro). En Flushing, Nov-Jorko, oni preparas "Artvesperon de la Printempa Festo en Usono", kiu okazos en la teatro de la Urbodomo de Flushing, la 13an de februaro (la sesa tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro).

 

    Dubajo: rabato je 10-25% por pago per kartoj dum la Printempa Festo

 

 

    UnionPay Internacia kaj la Dubaja Turisma Departemento anoncis, ke ili atingis interkonsenton por oportunigi la pagon per kartoj en Dubajo. De la 1-a ĝis la 29a de februaro, tiuj, kiuj pagas per la kartoj de UnionPay, ĝuas rabaton je 10-25% en pli ol 120 konataj komercaj entreprenoj de Dubajo, inkluzive de restoracioj, magazenoj, amuzejoj kaj aliaj konsumejoj. Ĉinoj konsistigas la plej rapide kreskantan turisman merkaton por Dubajo, kaj aĉetado estas unu el la gravaj allogaĵoj por altiri grandan nombron da internaciaj turistoj al la lando.

 

(Proponita de Xiao Ke)

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments