El Popola Ĉinio>头条新闻>

Genhe-a Fervoja Stacio, la plej malvarma fervoja stacio de Ĉinio

| 2016-02-03
Bookmark and Share


La Genhe-a Fervoja Stacio en la 1-a de februaro
 

    De post komenco de la pasaĝertransporto por la Printempa Festo la homplena sceno ne aperas en la Genhe-a Fervoja Stacio en la urbo Hulunbei'er de la Interna Mongolio en norda Ĉinio. Krom malmultaj turistoj, aliaj pasaĝeroj plejparte estas loĝantoj de arbara regiono ĉe la montaro Granda Xing'an en la Interna Mongolio. La kondiĉoj de tiu stacio estas similaj al tiuj de aliaj fervojaj stacioj en izolitaj urbetoj krom la frosta vetero kun la averaĝa temperaturo de 36 celsiaj gradoj sub nulo en la 1-a de februaro. Ĝi estas memorita de homoj pro tio, ke ĝi estas unu el la fervojaj stacioj ĉe plej alta latitudo.

 


Pasaĝeroj envagoniĝo en la trajno 4181 de Mangui al Hailar la 31-an de januaro
 


La trajno 4182 de Hailar al Mangui veturanta en la Genhe-an Fervojan Stacion la 1-an de februaro
 

    La Genhe-a Fervoja Stacio konstruita en 1956 sidas ĉe okcidenta deklivo de la norda montaro Granda Xing'an norde de la urbo Hulunbeir kaj havas 121 laborantojn. Ĉiu-tage tien trapasas 2 paroj da pasaĝertrajnoj kaj 6 paroj da kargotrajnoj. Kun malvarma kaj humida klimato, la jara averaĝ-temperaturo de 5.3 celsiaj gradoj sub nulo kaj la plej malalta temperaturo de 51.5 celsiaj gradoj sub nulo, Genhe estas rigardata kiel la plej fama "malvarma poluso" de Ĉinio kaj la Genhe-a Fervoja Stacio -- "plej malvarma fervoja stacio de Ĉinio".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments