Mirindaj ŝoseoj en Hubei de Ĉinio

La Granda Ponto super Sidu-Rivero havas du turojn kun la alteco de pli ol 100 metroj. La turoj impone staras ambaŭborde de la kanjono de Sidu-Rivero kaj birdorigardas senfinajn montkrestojn ĉirkaŭe. Super ĝi lazuras la ĉielo, ĉe ĝia piedo profundas abismo kun klifoj kvazaŭ hakile tranĉitaj, kaj en la fundo tondre torentas malklara Sidu-Rivero.
No Comments