El Popola Ĉinio>头条新闻>

Imperiestra Palaco trejnas ĉiĉeronojn

| 2016-02-04
Bookmark and Share

 

    Lastatempe 200 pekinaj ĉiĉeronoj estis trejnitaj de la Imperiestra Palaco. Inter ili 164 estis ekzamenitaj, kaj 124 akiris diplomojn en la 2a de februaro. Tiuj trejnitaj ĉiĉeronoj rakontos la historion de la palaco.

 

    Ĉiĉeronoj emas paroli pri neoficiala historio

 

    "Nun se ĉiĉeronoj volas riĉigi siajn klarigojn pri vidindaĵoj, ili devas mem serĉi materialojn, kaj vizitantoj preferas aŭskulti neoficialan historion. Tamen estas malfacile, ke ni certigu ilian aŭtentikecon," ĉiĉerono Yu Debin diris pri ĉagreno de siaj kolegoj kaj si mem.

 

    Song Yu, direktoro de la Pekina Turisma Komisiono, diris, ke antaŭe ĉiĉeronoj estis ĝenerale trejnitaj pri arkitekturaj trajtoj de la Imperiestra Palaco, kaj ili ne sciis la rakontojn malantaŭ la historiaj objektoj. Tial estas malfacile rakonti pri interesaj fragmentoj de la historio.

 

    Ekzameno postulota por ĉiĉeronado en la Imperiestra Palaco

 

    En la ceremonio por la fino de la trejnado, direktoro de la Palaca Muzeo Shan Qixiang diris, ke tiuj, kiuj bone rakontas, estis elektitaj de la muzeo el centoj da fakuloj por trejni la ĉiĉeronojn. La lecionoj inkludas historion kaj kulturon, arkitekturon, porcelanaĵojn, pentraĵojn kaj jadobjektojn de la palaco.

 

    La kvalifikitaj "palac-ĉiĉeronoj" ĝuos rabaton viziti la palacon. Shan diris: "Tiuj ĉiĉeronoj povos senpage viziti la palacon, se ni okazigos ekspozicion. Tamen ordinaraj ĉiĉeronoj povos senpage viziti la palacon, nur kiam ili gvidos turismajn grupojn al la palaco."

 

    La palaco planos starigi ekzamen-sistemon, ke tiuj, kiuj volas figuri kiel ĉiĉeronoj en la palaco, devas unue sukcesi en la ekzameno. "La palaco baldaŭ trejnos ekster-pekinajn ĉiĉeronojn," diris Shan.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments