El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Mordi printempon" por bonvenigi Printempo-komencon

| 2016-02-04
Bookmark and Share


Geknaboj de la Unua Infanĝardeno de Handan, Hebei-provinco, manĝas rafanojn por "mordi printempon" en la 3-a de februaro. (Foto de Mu Yu, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 4-a de februaro estas la sunperiodo Printempo-komenco, unu el la gravaj tradiciaj festoj de ĉinaj han-oj. Tiu-tage ili havas la kutimon manĝi rafanojn kaj printempajn kukojn por "mordi printempon" kun la implicita signifo bonvenigi novjaron kaj ĝui bonaŭguron.

 


Geknaboj de infanĝardeno en la distrikto Xinhua de Shijiazhuang, ĉefurbo de Hebei-provinco, manĝas rafanojn por "mordi printempon" en la 3-a de februaro. (Foto de Wang Xiao, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    Printempo-komenco, la unua de la 24 sunperiodoj, venas en la 3-a, 4-a aŭ 5-a de februaro. La periodo de Printempo-komenco ĝis Somero-komenco en la 5-a, 6-a aŭ 7-a de majo, estas rigardata printempo.

 


Knabo de la Wenyuan-a Infanĝardeno de Zaozhuang, Shandong-provinco, "mordas printempon" en la 3-a de februaro. (Foto de Sun Yang)
 


En la 3-a de februaro la 2-a Chengdu-a Konkurso de Preparado de Printempaj Pasteĉoj okazis en la urbeto Xinping de la gubernio Xinjin, devenloko de "flava printempa pasteĉo", fama manĝeto de Chengdu. En tiu loko oni havas la kutimon manĝi printempan pasteĉon por "mordi printempon" kun la implicita signifo bonvenigi novjaron, ĝui bonaŭguron kaj havi riĉajn rikoltojn en la venonta jaro. (Foto de Jiang Hongjing, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments