El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jankovska emberizo revenis al Pekino post 70 jaroj

| 2016-02-04
Bookmark and Share


Femala Jankovska emberizo ĉe Miyun-akvorezervejo komence de la kuranta jaro (Foto de Guan Xiangyu)
 

    Lastatempe ĉe Miyun-akvorezervejo en nordorienta Pekino, Xing Chao, studento de la Pekina Universitato, fotis Jankovskan emberizon (Emberiza jankowskii) malaperintan en Pekino antaŭ pli ol 70 jaroj. Jankovska emberizo kun aspekto de ordinara birdo estas unu el la plej raraj birdoj en la mondo. Nun ilia nombro estas malpli ol mil.

 

    Jankovska emberizo iam trovita en la Somera Palaco en 1941

 


Maskla Jankovska emberizo ĉe Miyun-akvorezervejo komence de la kuranta jaro (Foto de Shen Yan)
 

    La plej evidenta trajto de Jankovska emberizo  estas malhelbrunaj makuloj centre de la ventro. Pro rapida malmultiĝo de ilia nombro, en 2010 la Internacia Unio por Protekti Naturon kaj Naturajn Resursojn enmetis ĝin en la liston de pereontaj birdoj. Ĝi estas ankaŭ unu el la de la ŝtato protektataj teraj sovaĝaj bestoj utilaj aŭ kun grava valoro por ekonomia kaj scienca esplorado.

 

    En printempo 1941 iuj bird-amantoj vidis Jankovskan emberizon en la Somera Palaco de Pekino. Post tio ĝis 2015 ĝi ne aperis en Pekino.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments