Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Videoj

Intervjuo: Marc Bavant, instruisto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano

| 2016-02-04
Bookmark and Share

 

    Marc Bavant estas franca esperantisto kaj inĝeniero, li laboras profesie en la kampo de komunik-retoj. Li fariĝis esperantisto ekde 1980 kaj instruas la lingvon en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM), en Poznano, Pollando. En la universitato ekzistas la nura funkcianta universitata postdiploma studprogramo en Esperanto en la tuta mondo: la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj, kiujn prof-ino Ilona Koutny gvidas ekde la komenco, en 1998. Aliaj iniciatoj ligitaj al Esperanto fojfoje okazas en la universitato, kaj bona ekzemplo de tio estas la Interingvistikaj Simpozioj, kiuj venigas fakulojn el diversaj landoj por prezenti siajn esplorojn.

 

    Marc Bavant kreis la tutunuan TTT-ejon de Junulara Esperantista Franca Organizo kaj okupiĝis pri reta Esperanto-instruado kaj Esperanta leksikografio kadre de la projekto REVO. Li estis membro de la Akademio de Esperanto inter 2004 kaj 2012, kaj estas korespondanto de la Akademio de Esperanto ekde 2014. En 2014 li doktoriĝis pri ĝenerala lingvoscienco ĉe Universiteit van Amsterdam.

 

    La redaktoro Rafael Zerbetto de EPĈ intervjuis lin en Pollando.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments