El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Mia partopreno en KS-34 (II) - medito pri la avantaĝoj de Esperanto

| 2016-02-05
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Kiel mi skribis en la unua parto de tiu ĉi artikolo, mi estis intervjuita de la tagĵurnalo Busan Ilbo dum mia ĉi-foja vizito al Koreio. La intervjuo estis planita posttagmze de la 28-a de decembro, kaj post la tagmanĝo mi ekiris de la seminariejo akompanate de Ombro.

 


Mia intervjuo aperis en Busan Ilbo, la 4-an de januaro 2016.
 


De maldekstre mi, Kim Sang-hoon kaj Ombro
 

    Post ĉ. unuhora veturado per metroo ni atingis la ĵurnalon. Kim Sang-hoon, la ĵurnalisto kiu intervjuis min, ŝajne estas iom pli juna ol mi. Ombro havas multe da kontaktoj kun la ĵurnalo, ĉar li estas konata ĉi tie pro sia literatura tradukado de Esperanto en la korean. Li diris, ke iam intervjuo kun Spomenka Štimec aperis eĉ sur la unua paĝo de tiu ĉi ĵurnalo.

 

    Iom tro bela konkludo

 

    Pere de la interpretado de Ombro komenciĝis la intervjuo. La ĵurnalisto demandis min pri mia esperantista kariero, kiel mi eklaboris ĉe El Popola Ĉinio kaj tiel plu. Kiam li demandis min pri mia opinio pri la Komuna Seminario, mi diris jenon:

 

    "Antaŭ kelkaj jaroj iuj japanaj esperantistoj havis timon antaŭ ol iri al Ĉinio por partopreni en la komuna seminario, kiu tiam okazis en la lando. Sed post la partopreno ili diris, ke ilin surprizis la afabla akcepto de ĉinaj esperantistoj. Tiamaniere Koreio, Ĉinio kaj Japanio povas, pere de Esperanto, forigi antaŭjuĝojn kaj pliprofundigi amikecon, kaj konstrui la vojon por paco kaj kunekzistado."

 

    Estas fakto, ke kelkaj japanoj havis timon por veni al Pekino okaze de tiu KS, kiu okazis en Pekino en 2013. Tion mi aŭdis de ili mem pli poste. Sed pri tiu ĉi tuta paragrafo mi ne estas certa ĉu mi vere elbuŝigis ion tiom belan. La ĵurnalisto eble iomete retuŝis tion kion mi diris por bele konkludi la intervjuon. Tamen fino bona, ĉio bona, eĉ se survoje mi dirus amason da stultaĵoj, ĉu ne?

 

    Grava avantaĝo de Esperanto

 

    Pli frue en la intervjuo mi priparolas unu avantaĝon de Esperanto. Tion kion mi diras ĉi tie mi sentas de tempo al tempo, ĝuste loĝante en Pekino kaj lernante la ĉinan lingvon.

 

    "Se eksterlandanoj lernas la korean aŭ la ĉinan, ili ne povas eviti, ke ili estas katenataj en la kadro de tiu nacio aŭ popolo, kies lingvon ili lernas. Sed se ili lernas Esperanton, ili renkontas koreojn kaj ĉinojn, kiuj uzas Esperanton, kaj povas kompreni la mondon el pli vasta perspektivo, sen antaŭjuĝoj pri iuj certaj nacioj aŭ popoloj."

 

    Por profunde kompreni Ĉinion oni devas lerni la ĉinan, por Koreion la korean. Sed la lernado de iu lingvo foje riskas limigi vin nur al tiu popolo, kiu ĝin parolas. Mi povas mencii konkretan ekzemplon. Iu japano, kiu loĝas en Pekino, havas ĉinan edzinon kaj relative bone parolas la ĉinan, foje surprizis min dirante, ke li timas koreojn kaj do timas ankaŭ viziti Koreion. Tio surprizis min, ĉar mi neniam havis tian senton rilate al la koreoj kaj ilia lando.

 


En KS eĉ dum ludoj blovas la "facila vento".
 


Ĉu kun "genepoj" el diversaj landoj?
 


En KS foje reprezentiĝas eĉ kulturo el ekster orienta Azio: mi kantas nepalan kanton kun Pradip Ghimire el Nepalo (meze) kaj SUZUKI Issei el Japanio (dekstre).

 

    Tio ŝajne ŝuldiĝas al la fakto, ke en mia junaĝo mi konatiĝis kun multaj koreaj gesamideanoj kaj ankaŭ vizitis Koreion kiel la duan eksterlandon. Ĉinio, parenteze, estas la unua eksterlando, kiun mi vizitis. Mi ne kredas, ke Esperanto estas panaceo kaj solvus ĉiujn problemojn ekzemple inter niaj tri landoj. Sed almenaŭ en mia kazo Esperanto efikis tiamaniere, ke mi sukcesis varti amikecajn sentojn al Ĉinio kaj Koreio. Do mi mem estas pruvo de tiu avantaĝo de Esperanto...

 

    Espereble nun la legantoj komprenas kial mi, malgraŭ ke mi ne plu estas junulo kaj eĉ foje estas nomata "avo", daŭre interesiĝas pri KS. Mi tre forte deziras, ne nur ke nunaj gejunuloj plu portu la torĉon, sed ankaŭ ke ili povu sperti tion kion mi spertis, t.e. la avantaĝon de Esperanto kiel "facila vento", kiu ebligas al vi almenaŭ la unuajn paŝojn de konatiĝo kun diversaj popoloj kaj iliaj kulturoj. Kaj la nuna KS estas aparte taŭga tiucele, ĉar nuntempe la seminario estas kvarlanda (Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio) dum komence nur korea-japana, kaj la menciita avantaĝo de Esperanto plej bone manifestiĝas, kiam kunsidas homoj el pli ol du landoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments