El Popola Ĉinio>头条新闻>

Naskiĝis nova membro al la familio de sudĉinaj tigroj

| 2016-02-05
Bookmark and Share


La nove naskita tigrido en inkubatoro la 4-an de februaro (Foto de Tang Yi, raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La Chongqing-a Zoo anoncis, ke en la 18-a de januaro 2016 la sudĉina tigrino "Fufu" naskis sian 8an idon pezan je 1 240 gramoj. La nova membro de la tigro-familio estas maskla kaj nun bredata en inkubatoro. La tigrido trinkas ĉiutage lakton je 300 mililitroj, kaj jam pezas je 1 800 gramoj. Laŭinforme, nun en la Chongqing-a Zoo vivas 9 sudĉinaj tigroj.

 


Sudĉinaj tigroj (Dokumenta foto)
 


Sudĉina tigro (Dokumenta foto)

    La sudĉina tigro (Panthera tigris Amoyensis) iam vivis vaste en orienta, centra, suda kaj sudokcidenta Ĉinio. Ĝi prenas apron, cervon, kapreolon kaj aliajn herbovorulojn kiel nutraĵon. Kiel unu el la 10 minacataj bestoj de Ĉinio, la sudĉina tigro estas klasifikata kiel besto sub la unuaklasa protektado de la lando. Nun ĝi estas formortinta en la naturo. La sudĉina tigro, unika al Ĉinio, estas subspecio de tigroj.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments