El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermita kretace-geoparko en Shandong, Ĉinio

| 2016-02-05
Bookmark and Share

    Ekde la 4a de februaro estas malfermita la nacia kretace-geoparko en Laiyang de Shandong-provinco, Ĉinio.

 

 

    Laiyang estas la loko, kie ĉinaj geologoj plej frue malkovris fosiliojn de dinosaŭroj, dinosaŭraj ovoj, insektoj kaj flugsaŭroj; la loko, kie oni trovis amasojn da dinosaŭraj ovoj; la loko, kie oni trovis la unuan skelet-fosilion de Tsintaosaurus spinorhinus; kaj la loko, kie naskiĝis Socio de Vertebra Paleontologio de Ĉinio... Kelkaj rekordoj de paleontologio notas la brilan historion de Laiyang.

 

 

    Dinosaŭr-valo apud Jingangkou-vilaĝo en la areo de 2-3 kilometroj estas sur la ebenaĵo. Abundas fosilioj de dinosaŭroj kaj iliaj ovoj inter la ruĝaj roktavoloj de pli ol dek longaj valoj. Valo sur ebenaĵo estas rara spektaklo en la mondo.

 

 

    La Internacia Fosilia Arbaro Zhanhe estas la plej granda en la mondo. Tie troviĝas preskaŭ 400 fosiliaj arboj el Ĉinio, Usono, Sud-Afriko, Indonezio, Egiptio kaj aliaj du landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments