Amrakonto de Li Lingli
Li Lingli, junulino el la provinco Anhui, Ĉinio, profunde amas junulon Fan Zhiyou. Sed la lasta estas paralizita de subita katastrofo neatendita. Tiam Li Lingli firmvole venis al li por zorgi pri lia vivo malgraŭ absoluta kontraŭstaro de siaj familianoj. Jam pasis 10 jaroj, kaj daŭras ilia laŭdinda amrakonto en vilaĝo.

Li Lingli konigas al la edzo la kreskan staton de bredata kapro.
En 2013, ili geedziĝis. Dank' al helpo de la lokaj registaro kaj financa institucio, la junaj geedzoj komencis entrepreni kapro-bredadon. Ili per sia forta firmeco venkis malfacilaĵojn unuj post aliaj en la komenco pro manko de spertoj, kaj iris iom post iom sur la vojon de disvolvo. Poste ili adoptis knabon kiel filon kaj donis al li la nomon Fan Jiahao.

Masaĝo al la edzo ĉe la talio
Profitante de interreto, Fan Zhiyou lernas teknikojn pri kapro-bredado kaj Li Lingli ilin efektivigas. Fan Zhiyou kiu amas kanti ofte kantas kantojn por la edzino de li amata kiu ofte estas tre laca, kaj kune kun liaj kantoj forflugas la laceco de lia edzino laborema. Ŝi diris ke dum tiu ĉi vivo ŝi daŭre amos lin, neniam forlasos lin, kaj kio ajn okazu ilia amo restas la sama por ĉiam.

Preparo de furaĝo por la bredadaj kaproj

Li Lingli provizas siajn kaprojn per furaĝo.

La feliĉa 3-membra familio

La patrino kaj la filo donantaj furaĝon al la kaproj

Dum stokado de maizo kiel nutraĵo por kaproj, la filo servas kiel malgranda helpanto.

Dum masaĝo al sia edzo Li Lingli aprecas la kantojn registritajn de la edzo por ŝi.
Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat