El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN lanĉis elektronikan bibliotekon

| 2016-02-14
Bookmark and Share

 

    La 12an de februaro la Unuiĝintaj Nacioj (UN) anoncis lanĉon de elektronika biblioteko. Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario de UN, diris tiutage en regula gazetara konferenco, ke la elektronika biblioteko inkludas publikaĵojn kaj periodaĵojn de UN koncernajn al internacia paco kaj sekureco, homaj rajtoj, ekonomia kaj socia disvolvado, klimata ŝanĝo, internacia juro, regado, publika sano, statistikaĵoj ktp.

 

    La elektronika biblioteko estas platformo, el kiu estas akireblaj publikaĵoj de la sekretariejo kaj aliaj sekcioj de UN, ekzemple Jara Retrorigardo de Merkato de Arbaraj produktoj 2014-2015, Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj Statuto de Internacia Kortumo de Justico, Jarlibro de UN pri Malarmado 2014. Oni povas klaki ilin kaj legi la tekstojn laŭ ĉapitroj. Instituciaj uzantoj povas aboni post registrado.

 

    Nun la biblioteko havas ĉirkaŭ 750 publikaĵojn en la angla lingvo kaj 250 aliajn en la laborlingvoj de UN, nome la franca, hispana, rusa, ĉina kaj araba. Laŭ prognozo ĉirkaŭ 500 novaj publikaĵoj estos aldonitaj ĉiujare.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments