El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rozaj LED-lumiloj brilas en Hongkongo pro Sankt-Valentena Tago

| 2016-02-14
Bookmark and Share


LED-rozoj brilas en Hongkongo.
 

    La 13-an de februaro al la publiko estis prezentita la programo "Light Rose Garden HK" en Hongkongo. La 25 mil blankaj rozformaj LED-lumiloj, venintaj el la Korea Respubliko, ekbrilis sur la Centra Marbordo alportante miele romantikan etoson al la tuta Hongkongo por la Sankt-Valentena Tago.

 


LED-rozoj ĉarmas en Hongkongo.
 

    La LED-rozoj estis faritaj de PANCOM, la grupo kiu kreis la programon "DDP LED Rose Garden" en la Korea Respubliko. La "rozoj" antaŭe lumis sur la placo de Dongdaemun kaj altiris multajn homojn ilin spekti kaj foti, tie okazis eĉ scenoj de vaste ŝatataj dramserioj.

 


LED-rozoj pompas ĉe Dongdaemun.
 

    Nun la programo igas Hongkongon brilanta flormaro reprezentante la ideon ke "amo ekzistas ĉie".

 


LED-rozoj floras en Hongkongo.
 

    Tage, la blankaj rozoj aromas blankan romantikecon; vespere, la varmetaj lumoj sendas stelmaran brilon. Dum la periodo inter la Sankt-Valentena Tago kaj la Lanterna Festo (de la 14-a ĝis la 22-a de februaro), la LED-lumiloj briligas la amon inter geamantoj kaj diversaj homoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments