El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Tri prelegoj en la 44-a Malferma Tago de la Centra Oficejo

| 2016-02-14
Bookmark and Share

 

    La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vizitantojn al la Malferma Tago, kiu okazos jam por la 44-a fojo sabaton, la 30-an de aprilo, en la sidejo de UEA ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

 

    Ĉi-foje al la programo kontribuos tri prelegantoj. Sub la titolo Kion oni lernas planante sekretan lingvon en bazlernejo? Federico Gobbo prezentos dujaran eksperimenton en itala lernejo, dum kiu infanoj lernis principojn kaj praktikojn de (inter)lingvistiko. Anna Löwenstein parolos pri siaj "malantaŭkulisaj" spertoj rilate al la kreado de la Esperanto-retkursoj ĉe Duolingo kaj lernu.net. Renato Corsetti elektis por sia prelego la certe diskutigan temon Samideanoj kun malsamaj ideoj - pensofluoj en la Esperanto-movado.

 

    En la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments