El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ses milionoj da ĉinoj vojaĝe celebris la Printempan Feston

| 2016-02-14
Bookmark and Share


Konsumantoj eliras el vendejo en Seulo la 19-an de decembro 2015. (Foto de Yao Qilin)
 

    Dum la ĵus pasinta Printempa Festo, preskaŭ ses milionoj da ĉinoj forveturis al eksterlando por celebri la feston, kiu jam fariĝis konsuma karnavalo eksterlande kaj plilongigis la butikumadan sezonon de la tuta mondo. La plej ŝatataj landoj de ĉinoj estis Tajlando, Japanio kaj la Korea Respubliko; kaj la plej ŝatataj urboj estas Seulo, Tajpeo kaj Bankoko.

 

    "Kostas preskaŭ la samo veturi en Ĉinio ol en eksterlando. Kaj troviĝas ne sufiĉaj servantoj en ĉinaj hoteloj kaj restoracioj, ĉar ili grandparte hejmen revenas por la festo", diris iu viro laboranta en Pekino. Fakte, li en la pasintaj jaroj iam vojaĝis al la suda parto de Ĉinio, sed la prezo de ĉambro en hotelo ĉiam duobliĝis dum la Printempa Festo, kiu ankaŭ kaŭzis malfacilon en transportado, kaj fermon de multaj restoracioj. Tial estas preferinde vojaĝi eksterlanden ol en la lando.

 

    Xiaoyu, virino laboranta ankaŭ en Pekino, kunportis siajn gepatrojn al tajlanda insulo Phuket. Ŝi diris, ke en ŝia hejmloko virinoj frue edziniĝas kaj pro tio ŝi nepre ricevis premon el diversaj parencoj. Tial ŝi elektis vojaĝon kun siaj gepatroj anstataŭ reston en la hejmo.

 

    Tema vojaĝo nun estas la nova maniero celebri la feston, ekzemple san-ekzameno en Japanio kaj sun-bano en tropika insulo. Laŭ statistikoj, ĉijare estas dek varmaj temoj, inkluzive de san-ekzameno, piedirado kaj skiado. Plie, ankaŭ estas ŝatataj esplorado de la naturo kaj subakvumo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments