El Popola Ĉinio>头条新闻>

Emeritiĝo malfruigota en Ĉinio

| 2016-02-14
Bookmark and Share

 

    Laŭ la horaro la Ministerio de Homaj Resursoj kaj Sociala Sekureco de Ĉinio petos opiniojn de la publiko pri la projekto de la politiko pri malfruigo de emeritiĝo ĉi-jare, kaj lanĉos la politikon venontjare. Proparolanto de la ministerio Li Zhong diris, ke estas redaktata la projekto, kaj necesas la konsideroj pri kelkaj elementoj, inkluzive de populacia strukturo, proponado kaj postulado de homaj resursoj, edukdaŭro de laboruloj, loĝantaro, atendata vivdaŭro kaj sistemo de sociala sekureco.

 

    La nuna normo pri emeritiĝo estis ellaborita post la fondiĝo de nova Ĉinio, kiam la atendata averaĝa vivdaŭro estis iom pli ol 40 jaroj. Sed nun la atendata vivdaŭro superas 73 jarojn, kaj la dependa kvanto da emerituro falas ĝis 3:1, tial la politiko pri malfruigo de emeritiĝo estas efika rimedo por ripari la malekvilibron de emeritiĝo kaj subteni la politikon de intergeneracia egaleco.

 

    Por ke la publiko estu psike preta, la politiko estos laŭgrade efektivigita en almenaŭ kvin jaroj. Verda Libro pri Loĝantaro kaj Laboro publikigita de la Akademio de Sociaj Sciencoj en la fino de la pasinta jaro diris, ke la politiko estos efektivigita ekde 2018. La emeritiĝa aĝo de virinoj estos malfruigita je unu jaro en ĉiu tria jaro kaj tiu de viroj malfruigita je unu jaro en ĉiu sesa jaro ĝis 2045, kiam viroj kaj virinoj ambaŭ emeritiĝos en la aĝo de 65 jaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments