El Popola Ĉinio>头条新闻>

Submetota la peticio fari la tradician indigitan tolon de Ĉinio monda nemateria heredaĵo

| 2016-02-15
Bookmark and Share

    Lastatempe Wu Yuanxin, vicprezidanto de la Ĉina Asocio pri Folkloraj Literaturo kaj Arto kaj estro de la Nantong-a Muzeo pri la Ĉina Indigita Tolo, diris, ke oni jam komencis la laboron por enlistigi la ĉinan tradician indigitan tolon kiel mondan nematerian heredaĵon. Li diris, ke antaŭe tia indigita tolo estis viv-necesaĵo por ordinaraj ĉinoj, kaj "nun, nur senĉesa disvastigo de la tolo kaj ĝia novigo povas revenigi ĝin al la popola vivo, tiel ke ĝi servu al la modernuloj. Sed la nepra premiso de tio estas, ke ĝia kerna tradicio ne estu ŝanĝita. Ĉiu paŝo de la farado devas resti en sia origineco, ekzemple la manfaraj desegno, gravurado, tinkturado, sunumo kaj tiel plu."

 


Wu Yuanxin en la laborado
 


Ludiloj faritaj el la indigita tolo

    Laŭ la konigo, la indigita tolo aperis inter la popolanoj antaŭ ĉirkaŭ mil jaroj. Kun kamparana stilo ĝi taŭgas por fari diversajn vivbezonaĵojn kaj ornamaĵojn. Oni faras objektojn el ĝi kun tiaj temoj kiaj paco, bonaŭguro, riĉo, longa vivo, amo kaj aliaj. En la jaro 2006, la metiarto por fari la tolon fariĝis ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio.

 

    "Ni intencas peticii, ke la farado de la tradicia indigita tolo fariĝu monda nemateria heredaĵo, kaj granda nombro da laboroj jam komencis esti farataj." Laŭ Wu Yuanxin, se oni sukcesos enlistigi la metiarton, la muzeo kunlabore kun helpoj de la koncernaj flankoj, pli multe disvastigos la uzadon de tia tolo por ke ĝi povu disvolviĝi per daŭripova maniero kaj pli intense esploros manierojn por realigi samtempan protektadon kaj heredadon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments