El Popola Ĉinio>头条新闻>

Titanic-2 veturos de Jiangsu de Ĉinio al Dubai en 2018

| 2016-02-15
Bookmark and Share

    Laŭ raporto de la reta brita ĵurnalo Daily Mail, antaŭ nelonge estis unuafoje publikigitaj fotoj pri la pasaĝera ŝipo Titanic-2 konstruata de la pasaĝer-ŝipa kompanio Blu-stelo gvidata de Clive Palmer, magnato de la min-industrio de Aŭstralio.

 

    Titanic-2 estas konstruata laŭ la ŝipo Titanic. Nun ĝia konstruado estas fundamente plenumita. En 2018 ĝi veturos de Jiangsu en orienta Ĉinio al Dubai por ke turistoj realigu sian revon pri "vojaĝo per Titanic".

 

    La strukturo kaj internaj aranĝoj de la ŝipo Titanic-2 estas tute samaj kiel tiuj de Titanic. En ĝi estas naĝejo, turka ŝvitbanejo, gimnastikejo kun la stilo de la periodo de la brita reĝo Edward VII, kajutoj unuaklasa, duaklasa kaj triaklasa, restoracio kaj radiotelegrafa ĉambro samaj kiel tiuj en Titanic.

 

    Titanic estis siatempe nomata "neniam drononta ŝipo". En 1912 ĝi komencis sian unuan navigadon de Southampton de Britio al Nov-Jorko de Usono. En la 15-a de aprilo tiujare ĝi portanta 1 316 pasaĝerojn kaj 891 ŝipanojn koliziis kun glacimonto kaj sinkis en nordan Atlantikon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments