El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kio estas gravita ondo?

| 2016-02-15
Bookmark and Share

 

    Je la 23a horo kaj 30 minutoj de la 11a de februaro la Nacia Scienca Fondaĵo de Usono kaj fizikistoj de la Kalifornia Teknologia Instituto kaj la Masaĉuseca Teknologia Instituto deklaris, ke ili rimarkis gravitan ondon.

 

 

    Kio estas gravita ondo?

 

    Unue ni parolu pri pli konata elektromagneta ondo.

 

    Antaŭ pli ol cent jaroj oni trovis elektromagnetajn ondojn, kaj poste ni ekhavis mikroondan fornon, poŝtelefonan signalon, vifion kaj tutteran pozicitrovan sistemon.

 

    Albert Einstein asertis en la teorio de la relativeco, ke gravito estas ondo samkiel elektromagneta ondo, kaj estas nomata gravita ondo. Distordo de spaco kaj tempo kaŭzas graviton. Tamen lia opinio ne estis vaste rekonita kaj pruvita.

 

 

    Rolo de gravita ondo

 

    Gravitaj ondoj interagas tre malforte kun materialoj, kaj ne povas malfortiĝi aŭ disiĝi tiel facile kiel elektromagnetaj ondoj dum transmisio. Tio signifas, ke per ili ni povas trovi informojn el anguloj de la universo. Ekzemple, gravita radiado estigita dum la formiĝo de la universo estas ankoraŭ sendata sen malfortiĝo, kaj tio donas la eblecon rekte observi la praeksplodon.

 

    Per gravitaj ondoj ni povas esplori la misterojn de plej profunda kaj primitiva universo, eĉ ĝian fonton!

 

    Kiel oni trovis la gravitan ondon?

 

    Estas malfacile rimarki gravitajn ondojn, ĉar kiam ili atingas la Teron, ili estas tre malfortaj.

 

    Simple dirite, oni povas rimarki la gravitan ondon laŭ la variado de renkontiĝo de du laseroj en interfera diagramo. La malgranda variado estas detektebla laŭ la distanco inter la laseroj, kiam la gravita ondo ilin trapasas.

 

    La sentiveco de la detektilo estas proporcia al la distanco de lasera transmisio. La du detektiloj LIGO kaj GEO 600 mezuras la gravitan ondon, nome ondo en spaco kaj tempo. Ĉar la maŝinoj devas serĉi malfortajn signalojn, LIGO kaj GEO estas ege grandaj.

 

    Ĝi, eĉ tiel granda, havas dekmilonon da ebleco renkonti gravitajn ondojn. La sciencistoj rimarkis la gravitan ondon por unua fojo en dekoj da jaroj. La rimarkita ondo estis produktita antaŭ 1 300 milionoj da lumjaroj, kiam unuiĝis du nigraj truoj. Ĝi atingis la Teron post longega vojaĝo kaj estis rimarkita de LIGO.

 

    Sciencisto el LIGO diris: "Ĉiuj signaloj konformas al la antaŭdiro de Einstein antaŭ cent jaroj."

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments