El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nova UEA-revuo kun ĉinstila kovrilo

| 2016-02-15
Bookmark and Share

    Antaŭ kelkaj horoj la Revuo Esperanto en Fejsbuko (facebook) publikigis la kovrilon de februara numero de Esperanto, la oficiala organo kaj ĉefa publikaĵo de Universala Esperanto-Asocio. Ŝajne estas la unua fojo, ke tiu ĉi revuo prezentiĝas kun tiel okulfrapa ĉina stilo.

 


Jen la kovrilo de la februara numero
 

    Sur la kovrilo troviĝas la vortoj "La jaro de la simio el fajro" kaj sube estas klarigo pri la bildo, videblas tie, ke ĉina esperantisto Huang Yinbao (Trezoro), helpis la realigon de la ideo.

 

    La revuo Esperanto aperadas ekde 1905, kun interrompoj en 1914/15 kaj 1941/42-46/47. Fabrício Valle estas ĝia redaktoro ekde 2014. Nun UEA serĉas novan redaktoron.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments