El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj libroj denove akiris la premiojn "La Plej Bela Libro"

| 2016-02-16
Bookmark and Share


Ordoj: Rakontoj pri la Librejo Fangyuan

 

    En la germana urbo Lepsiko, du libroj el Ĉinio gajnis la premiojn "La Plej Bela Libro" por la jaro 2016. Ordoj: Rakontoj pri la Librejo Fangyuan gajnis la oran premion kaj Nesatigebla Deziro por Lerni -- la bronzan. Estas la dua fojo, ke ĉina libro akiris la oran premion, post la libro Bildoj de Historiaj Materialoj pri la Opero de Mei Lanfang premiita en 2004.

 

    La libro Ordoj: Rakontoj pri la Librejo Fangyuan, desegnita de Li Jin, enhavas mendilojn por libro-aĉetado en la pasintaj jaroj kaj leterojn inter diversaj eldonejoj. Ĝi rakontas pri la 33-jara historio de la privata librejo Fangyuan en la ĉina urbo Xi'an. La libro, eldonita de la Guangxi-a Eldonejo pri Arto ne nur estas interesa, sed ankaŭ prezentas ŝanĝiĝojn de la ĉina eldona industrio. La alia libro Nesatigebla Deziro por Lerni, desegnita de Qu Minmin kaj Jiang Qian, per kaligrafiaj paperoj kaj ĉinaj pentraĵoj montras la belecon de la ĉina tradicia kulturo.

 


Nesatigebla Deziro por Lerni

 

    La germana Fonduso de Libro-arto, kiu organizas la konkurson, ricevis kandidatiĝon de 600 libroj el 32 landoj kaj regionoj en la tuta mondo. Fine 14 libroj el 8 landoj akiris la premiojn "La Plej Bela Libro".

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments