El Popola Ĉinio>头条新闻>

Peti benon por la novjara feliĉo per centmil buterlampoj en okcidenta Ĉinio

| 2016-02-16
Bookmark and Share


Lamao bruligas buterlampojn.
 

    La 15-a de februaro estas la oka tago de la unua monato de la Jaro de Simio laŭ la ĉina luna kalendaro. Tiutage, dekmil homoj kolektiĝis en la templo Guangren de Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi, por ĉeesti beno-peta ceremonio. La abato de tiu ĉi templo gvidis la ĉeestantojn bruligi centmil etajn lampojn faritajn el butero de gruntbovo por la feliĉo dum la tuta jaro. La majstro-monaĥo kaj aliaj lamaoj recitis sutrojn, paŝadis ĉirkaŭ la templo kaj rondiris laŭ pagodoj cele al realiĝo de la feliĉo de la popolo, la harmonio en la lando kaj la paco en la mondo.

 


Homoj bruligas buterlampojn.
 

    Laŭ la folkloraj diroj en Ĉinio, la oka tago de la unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro estas la tago, kiam stelo-dioj vizitas la teron, kaj pro tio oni devas bruligi buterlampojn por ilin kulti. La ujo de la lampo ŝajnas malgranda pokalo, kaj iuj estas faritaj el ceramiko kaj aliaj el kupro. Inter han-oj cirkulas la diro ke tiu ĉi tago estas la naskiĝtago de greno-dio. Oni tial kredas, ke se tiu tago serenas, do estos riĉrikolto en la kuranta jaro; se ne, okazos la malo.

 


Junulino bruligas buterlampojn.
 

    Por bruligi la buterlampon oni uzas buteron de grundbovo (aŭ normala bovo aŭ ŝafo). Ĝi havas longan historion kaj plejparte troviĝas en la regionoj kie oni kredas tibetan budhismon. La porbruliga butero estas rafinita el la graso de bovlakto kaj ŝaflakto. Tia buterlampo havas longdaŭran fajreton kaj laktan aromon. Ĝi estas konsiderita kiel nemankigebla ilo de budhismaj kredantoj por kultado.

 


Bildo el buterlampoj simbolas la Jaron de Simio.
 

    La templo Guangren situas nordokcidente en la urbo Xi'an. Ĝi, konstruita en 1703 kiel la unika templo de tibeta budhismo en la provinco, montras al ni la kulturan interŝanĝadon inter han-oj kaj tibetanoj kaj la unuecon de diversaj nacioj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments