El Popola Ĉinio>头条新闻>

Apple-pago lanĉota en Ĉinio

| 2016-02-17
Bookmark and Share

 

    La lanĉ-dato de Apple-pago en Ĉinio estis definitivigita. Lastatempe Ĉina Guangfa-a Banko kaj kelkaj aliaj ĉinaj bankoj konfirmis en siaj klient-servoj ĉe Wechat, ke Apple-pago estos lanĉita en Ĉinio en la 18a de februaro.

 

    Antaŭ tio Apple-pago anoncis, ke ĝi estos uzebla per debetkartoj kaj kreditkartoj de 15 ĉinaj bankoj, ekzemple Banko de Ĉinio, Ĉina Konstrua Banko, Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio, Ĉina Komerca Banko kaj Ĉina Guangfa-a Banko.

 

    Supera analizisto el la kompanio Analysys-Internacia diris, ke Ĉinio estas la plej granda merkato de Apple-produktoj, tamen Apple-poŝtelefono okupas nur parton de la ĉina merkato, tial la skalo kaj kvanto de Apple-pago ne povos esti granda. Krome, Apple-kompanio devas alkutimigi siajn uzantojn al Apple-pago. Nun Alipago kaj Wechat-pago estas la ĉefaj pagmanieroj en Ĉinio kaj subvencias multajn komercistojn kaj uzantojn. Apple-pago eble ne aplikos subvencian sistemon.

 

    Kiel poŝtelefona pagservo de Apple-kompanio, Apple-pago debutis en Usono en oktobro 2014, en Britio en julio 2015, kaj poste en Aŭstralio kaj Kanado en novembro samjare. Ĉinio fariĝos la kvina lando en la tuta mondo, kaj la unua en Azio, kun la servo Apple-pago.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments