El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio oponas starigon de kontraŭ-misila sistemo en la Korea Respubliko

| 2016-02-17
Bookmark and Share


Zhang Yesui intervidiĝas kun Lim Sung-nam (dekstre) 
 

    La 16-an de februaro en Seulo ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zhang Yesui prezidis la sepan ĉina-sudkorean altnivelan strategian dialogon kune kun Lim Sung-nan, sud-korea vicministro pri eksterlandaj aferoj. Li ankaŭ renkontiĝis respektive kun Yun Byung-se, sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj, kaj Kim Kyou-hyun, altranga sekretario pri eksterlandaj aferoj por sud-korea prezidento.

 

    Zhang Yesui diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al la rilatoj kun la Korea Respubliko kaj volas labori kune kun la sud-korea flanko por efektivigi komunajn komprenojn de la ŝtatestroj de ambaŭ landoj kaj por akceli disvolvadon de la duflankaj rilatoj sur la ĝusta vojo antaŭen. Realigi sennukleigon kaj konservi pacon de la duoninsulo konformas al la komunaj interesoj de Ĉinio kaj la Korea Respubliko. Ĉinio oponas nuklean provon kaj lanĉon de satelito fare de la Korea Popol-Demokratia Respubliko kaj subtenas, ke la Sekureca Konsilio de UN adoptu novan fortan rezolucion pri tio. Tamen sankcio ne estas la celo, kaj oni devas trovi rimedojn per dialogo kaj intertraktado por komplete solvi la problemon.

 

    Zhang proklamis sian seriozan sintenon pri tiu afero, ke Usono planas starigi en la Korea Respubliko la kontraŭ-misilan sistemon THAAD (Finstadia Areo-Defendo ĉe Alta Altitudo). Li rimarkigis, ke la agado ne helpos mildigi la streĉitan situacion de la korea duoinsulo, ne protektos la pacon de la regiono nek ĝian stabilecon, kaj damaĝos la ĉinan intereson pri strategia sekureco. Ĉinio serioze atentas tiun aferon kaj ĝin forte oponas.

 

    La sud-korea flanko diris, ke ili volas teni komunikadon kun Ĉinio pri THAAD kaj esperas damaĝi nek la ĉinan intereson nek la rilatojn inter la du landoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments