El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nova diagnozmetodo malkovras kanceron per salivo

| 2016-02-17
Bookmark and Share

 

    Ĉiu-jare pli ol 10 milionoj da homoj en la mondo estas trafitaj de kancero. Ili plejparte perdis kuracan okazon, ĉar tiu malsano estas konfirmita plejparte en la lasta fazo. Sang-ekzameno taŭgas nur al la malsanuloj, kiuj ricevis biopsion, kaj kancero en la frua stadio ne povas esti trovita per tiu metodo. Nun nova metodo por diagnozo de kancero estas en esplorado.

 

    La hongkonga ĵurnalo Wenhuibao raportis en la 15-a de februaro, ke lastatempe la esplora grupo gvidata de David Wong, ĉindevena vicdirektoro de la Esplora Instituto de la Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso, esploris simplan testmetodon por diagnozo de kancero per unu guto da salivo en 10 minutoj je kosto de 15 britaj pundoj.

 

    La teorio malantaŭ tiu metodo estas kontroli, ĉu en salivo estas la deoksiribonukleata acido de kancero. La esplora grupo faris eksperimentojn inter pacientoj kun pulmokancero. La ekzamena rezulto estas preskaŭ tute preciza. David Wong esperas, ke tiu nova metodo estos uzata por ekzameno de alispecaj kanceroj. Saliv-ekzameno estas neentrudiga kaj nemalutila al la homa korpo. Ĝi estas farebla en kuracejoj kaj eĉ en la hejmo de la pacientoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments