Dekmil juanoj por traduko de epigrafoj sur antikvaj moneroj

| 2016-02-17
Bookmark and Share

    La 14-an de februaro la Jinshi-a Administracio de Kulturaj Heredaĵoj anoncis, ke per mono je dekmil juanoj ili serĉas tiun kiu kapablas traduki la epigrafojn sur 6 oraj moneroj el antikva Hindio. Peng Jia, estro de la administracio, diris, ke en la 1960-aj jaroj, oni elterigis ovblankan poteton en iu farmo de la urbo Jinshi en la provinco Hubei, suda Ĉinio, kaj ke en la poteto troviĝis 6 fremdlandaj ormoneroj kun la grandeco egala al la nuna unu-juana monero. En la 1980-aj jaroj ili estis donitaj al la urba muzeo de Jinshi kaj estis agnoskitaj kiel unuagrada antikvaĵo de Ĉinio. Dum la pasintaj kelkdek jaroj, lokaj arkeologoj strebis por traduki la vortojn sur la ormoneroj.

 


Fronto de la ora monero
 


Ĝuste ĉi-flankaj epigrafoj ne estas tradukitaj ĝis nun.

    Peng Jia diris, ke en la jaro 2001, helpe de la Ĉina Numismatika Societo kaj la Xinjiang-a Arkeologia Instituto, specialistoj konsultis ankaŭ alilandajn revuojn pri epigrafoj sur moneroj, kaj finfine eksciis ke la ormoneroj estis faritaj en la Delhia Sultanlando (1206-1526) laŭ greka metiarto; la epigrafoj apartenas al aparta tipo de arabaj literoj uzataj en antikveco. Sur la fronto de la moneroj videblas titolo de reĝo kaj lia nomo, sed la epigrafoj sur malantaŭa flanko de la moneroj restas ne deĉifrataj. Pro la moneroj, kunligiĝis la du civilizacioj sudazia kaj orientazia. Laŭ la diroj de specialistoj, eble la moneroj venis al Jinshi pro komercado en la periodo de la dinastio Yuan (1271-1368).

 

    Por pli rapide solvi la enigmon, Jinshi decidis doni monon al tiu kiu sukcese tradukos la epigrafojn. Se vi kapablas fari tion, bonvole kontaktu ilin per retpoŝto (pengfang1995@163.com) aŭ per telefono (+86-[0]736-4213756).

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments