El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua trajno de Ĉinio atingis Iranon laŭ la "Silka Vojo"

| 2016-02-17
Bookmark and Share

 

    Laŭ raportoj de fremdlandaj amaskomunikiloj, la fervoja kompanio de Irano anoncis, ke la unua kargotrajno de Ĉinio atingis Teheranon, ĉefurbo de Irano, laŭ la "Silka Vojo" inter la du landoj. Tio revigligis la antikvan "Silkan Vojon".

 

    Agence France Presse raportis en la 15-a de februaro, ke la trajno kun konteneroj plenaj je ĉinaj kargoj ekveturis de Zhejiang-provinco en sudorienta Ĉinio kaj atingis Iranon post veturado de 9 500 kilometroj trapasinte Kazaĥion kaj Turkmenion.

 

    La raporto diras, ke Mohsen Poursaeidi Aghaer, respondeculo de la fervoja kompanio de Irano, diris: "Tiu trajno atingis Iranon post malpli-ol-14-taga veturado. Tio estas senprecedenca. La vetura tempo de tiu trajno estis je 30 tagoj malpli longa ol tiu de ŝipo de Ŝanhajo de Ĉinio al la haveno Bandar Abbas de Irano." Li diris en la ceremonio okazinta en la fervoja stacio de Teherano: "La 'Silka Vojo' revigliĝas. Tio estas tre grava por la landoj laŭlonge de la vojo." Li diris ankaŭ, ke tiu fervojo ne finiĝos en Teherano. Ĉar ili planas plilongigi ĝin al Eŭropo por ke Irano rikoltu pli multe.

 

    The Associated Press raportis en la sama tago, ke la unua kargotrajno el Ĉinio atingis Teheranon por revigligi la Silkan Vojon, antikva komerca vojo trapasinta Azion.

 

    La raporto diras, ke irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke kvankam Irano havas komercajn kontaktojn kun Francio, Italio kaj aliaj landoj en Okcidento, ĝi daŭrigos intimajn rilatojn kun landoj en Oriento. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Irano.

 

    La rusa retejo http://sputniknews.com/ raportis la 15-an de februaro, ke irana amaskomunikilo asertis: "La prov-veturado de tiu kargotrajno estas por efektivigi la 'Ekonomian Zonon laŭ la Silka Vojo' kun diversigo de internaciaj transportlinioj celante malfermi raciajn transportajn retojn inter Azio kaj Eŭropo inkluzive de ŝoseoj, fervojoj, flughavenoj kaj aliaj transportaj infrastrukturoj."

 

    La Novaĵ-retejo de la Islama Respubliko de Irano raportis, ke la Azia Infrastruktura Invest-Banko fondita sub la propono de Ĉinio kaj la speciala fonduso por la "Nova Silka Vojo" partoprenos en monkolektado de kelkaj grandaj projektoj. Irano planas investi 6 miliardojn da usonaj dolaroj dum la venontaj 6 monatoj por konstruado de vojoj en la lando.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments