El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: multaj homoj serĉas laboron post la Printempa Festo

| 2016-02-18
Bookmark and Share

    La 17an de februaro laborserĉantoj svarmis en laborborso. Post la Printempa Festo multaj homoj el la kamparo migris al urboj por serĉi laboron. En la urbo Kunming ĉirkaŭ dekmilo da laborserĉantoj vizitis la hom-resursan bazaron Nanba ĉiutage.

 

    La 17an de februaro laborserĉantoj svarmis en laborborso, tamen multaj el ili hezitis antaŭ subskribo de intenca interkonsento kun dungantoj, ĉar ili atendis pli bonan laborproponon.

 

    La 17an de februaro laborfoiro en Wuhan, la ĉefurbo de Hubei-provinco, altiris multajn homojn. Por kontentigi diversajn laborserĉantojn kaj firmaojn, Wuhan okazigas "printempan agadon" kun la temo "starigi platformon de proponado kaj postulado por levi dungitecon kaj entreprenemon". Diversnivelaj laborborsoj okazigos 188 foirojn kaj ĉi-rilatajn aktivaĵojn. Pli ol dek mil organizoj liveros ĉirkaŭ 13 milojn da laborpostenoj. La foto montras mienojn de laborserĉantoj en la foiro.

 

    La 17an de februaro Henan-provinco komencis printempan laborfoiron. Kiel la unua grandskala foiro post la Printempa Festo, ĝi altiris pli ol 800 organizojn, kiuj proponas 50 milojn da laborpostenoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments