El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina knabo akceptita de la Novjorka Universitato en Abu-Dabio

| 2016-02-18
Bookmark and Share


He Qixiao

    La 16-an de februaro, 17-jara chongqing-a knabo He Qixiao ricevis akcepto-avizon de la Novjorka Universitato en Abu-Dabio, kiu situas en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. La sukces-probableco en la enir-ekzameno de la universitato estas pli malgranda ol tiu de la Universitato Harvard. Do la universitato estas unu el la plej malfacilaj superaj lernejoj en la mondo. Ĝi donos al He ĉiujaran stipendion de 76 mil usonaj dolaroj, inkl. de la kotizoj por studado, manĝado, loĝado, veturado al eksterlando, eksterprograma aktivado, san-asekuro kaj transportado. La universitato respondecos ankaŭ pri la kosto de ĉiujara ir-reira vojaĝo inter Abu-Dabio kaj lia hejmloko.

 


La Novjorka Universitato en Abu-Dabio
 

    La lernejo, fondita de la Novjorka Universitato en 2007, estas subtenata de princo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. La registaro de la lando pagas ĉiujn elspezojn de la universitato. Pro tiu ĉi granda financa subteno la universitato garantias studadon al ĉiuj akceptitaj studentoj eĉ se ili havas malfacilon por pagi la kotizojn, kaj ebligas ankaŭ al ili en ĉiu semestro fari akademian vojaĝon kun profesoroj kaj samklasanoj por studi diversajn kulturojn kaj historiojn en aliaj landoj. Kvankam la universitato estas branĉa lernejo de la Novjorka Universitato, ĝi kunhavas ĉiujn rimedojn de la lasta.

 

    Laŭ informo, ĉiujare la universitato akceptas nur kelkajn studentojn el Ĉinio. Ekzemple en 2015 nur 3 ĉinaj studentoj ricevis akcepto-avizojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments