El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kurso de huaiyang-aj pladoj en Usono

| 2016-02-18
Bookmark and Share


En la Kurso de Huaiyang-aj Pladoj en Las Vegas (Foto el la Yangzhou-a Oficejo por Aferoj de Eksterlandaj Ĉinoj)
 

    Inter la 15-a kaj la 17-a de februaro en la kuir-arta instituto Blua Kordono de Las Vegas, Usono, okazis la 1-a Kurso de Huaiyang-aj Pladoj. Tio estas la unua aktivado de la ĉina misio en Ameriko por diskonigi ĉinan kuir-arton sendita de la Ĉina Oficejo por Aferoj de Eksterlandaj Ĉinoj.

 


Ĉina kuiristo en la kurso (Foto el la Yangzhou-a Oficejo por Aferoj de Eksterlandaj Ĉinoj)
 

    La kurso inaŭguriĝis en la 19-a horo de la 15-a laŭ la loka tempo. En la inaŭgura ceremonio ĉinaj kuiristoj Zhou Xiaoyan kaj Hou Xinqing montris sian kuirarton al kursanoj el Las Vegas, Los-Anĝeleso kaj Vaŝingtono de Usono.

 


Ĉina kuiristo en la kurso. (Foto el la Yangzhou-a Oficejo por Aferoj de Eksterlandaj Ĉinoj)
 

    Matene de la 16-a de februaro kursanoj lernis sciojn pri huaiyang-aj pladoj kaj faris ekzercadon pri ilia preparo. Posttagmeze de la sama tago du kuiristoj faris interŝanĝon kun kursanoj kaj surloke montris preparadon de famaj huaiyang-aj pladoj kiaj viand-bulo, toŭfuobuljono, fritita rizo kun ovo, dukoloraj rafanoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments