El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj respondecas pri duono de tutmonda elspezo pri luksaĵoj

| 2016-02-19
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto de la kompanio pri konsulto de luksaĵoj Fortune Character, ĉinaj konsumantoj respondecas pri duono de tutmonda vendosumo de luksaĵoj. La raporto asertas, ke la elspezo de ĉinaj konsumantoj pri luksaĵoj atingis 116.8 miliardojn da usonaj dolaroj, je 46% de tiu de la tutmondaj konsumantoj por luksaĵoj.

 

    Pli ol 91 miliardoj da usonaj dolaroj estis elspezitaj eksterlande. Tio signifas, ke 78% da ĉinaj konsumantoj aĉetis luksaĵojn eksterlande.

 

    Preza diferenco estas la ĉefa kialo de la fenomeno. La raporto diras, ke prezaj diferencoj de altklasaj alkoholaĵoj kaj brakhorloĝoj atingis 80% kaj tiuj de vestoj, parfumoj kaj kosmetikaĵoj estas malpli ol 30%.

 

    La mondfama kompanio pri merkato-enketado Nielsen publikigis raporton pri fido de ĉinaj konsumantoj. La raporto montras, ke ĉinaj konsumantoj estas optimismaj pri la estonteco. En la lasta trimonato de 2015 la fid-indico de ĉinaj konsumantoj atingis 107, leviĝis je 1. Ilia volo-gradeco pri konsumado leviĝis je 2 kaj atingis 48, la plej alta nivelo en la lastaj 4 jaroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments