El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brazila festmonero omaĝas Ĉinion

| 2016-02-22
Bookmark and Share

    Brazila Centra Banko anoncis lanĉon, en la 19-a de februaro, de la lasta serio de festmoneroj omaĝe al olimpikoj en Rio-de-Ĵanejro. La novaj naŭ moneroj aldoniĝas al la 27 jam lanĉitaj, kaj sume faras kolekton de 36 moneroj omaĝe al olimpikaj sportoj. Unu el tiuj moneroj omaĝas bicikladon kaj prezentas bildon pri praktikado de tiu sporto en la arbaro Tijuca, en Rio-de-Ĵanejro, kaj malantaŭ la biciklantoj videblas la ĉinstila monumento Ĉina Rigardejo, kiu troviĝas en tiu arbaro.

 

    Ĉina rigardejo estas unu el la plej bonaj lokoj por rigardi la urbon Rio-de-Ĵanejro. Ĝi estis konstruita en 1903 memore al la plej fruaj ĉinaj enmigrantoj en Brazilo, venigitaj por labori en produktado de teo. Kiam tekulturo en Brazilo evidentiĝis malprofita, ĉinoj estis dungitaj por konstruado de la strato kiu preterpasas la rigardejon, kaj multaj el ili transloĝiĝis al la ĉirkaŭaĵoj de la arbaro Tijuca.

 

    La alia flanko de tiu monero en la tria serio prezentas bildon de orkolora leon-simieto, brazila simio kiu havas ĉirkaŭkolan hararon similan al tiu de leono. En la dua serio anstataŭ simio estis stampita nigrabeka tukano, kaj pli frue, en la unua serio, aperis la plata-rivera delfeno. En ĉiuj serioj troveblas la sama bildo, en kiu aperas la ĉina rigardejo.

 

    La festmoneroj pri olimpikoj estas inspiritaj en olimpikaj medaloj kaj celas kolektantojn. Ĉiu serio konsistas de unu ora monero kun simbola valoro de 10 realoj kaj kvar arĝentaj moneroj kun simbola valoro de 5 realoj, krom la aliaj kvar ŝtalaj moneroj, unu el ili omaĝe al handikapaj atletoj, kun reala valoro de unu realo, kiuj ekde 2014 cirkulas en la lando. Oraj kaj arĝentaj moneroj estas aĉeteblaj ekskluzive per la retejo aŭ kelkaj specifaj oficejoj de Banco do Brasil. Monero omaĝe al biciklado kostas 195 realojn, havas 40 milimetran diametron, pezas 27 gramojn kaj estas farita el arĝento.

 

(raportis Rafael)

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments