El Popola Ĉinio>头条新闻>

Muzikaĵo antaŭ 200 jaroj eble rivelos rilatojn inter Mozarto kaj lia "malamiko"

| 2016-02-22
Bookmark and Share

 

    Kantato kune komponita de Wolfgang Amadeus Mozarto kaj Antonio Salieri, kiu estis perdita dum pli ol 200 jaroj, estis retrovita kaj povas liveri novan fadenon por rekoni iliajn verajn rilatojn. Ĝenerale oni kredas, ke Mozarto kaj Salieri estis grandaj malamikoj.

 

    Laŭdire itala komponisto Salieri enviis la talenton de Mozarto kaj iam eĉ intencis mortigi lin. Tamen fakulo refutis tiun aserton.

 

    Germana muzikisto Lukas Vendl ludis la kvar-minutan muzikaĵon kaj diris: "Ni povas diri, ke la parto kreita de Mozarto estas pli inĝenia kaj drama, kaj la aliaj partoj estas pli lirikaj. Tamen estas malfacile konkludi, kiu estas pli bona komponisto."

 

    Germana muzikologo kaj komponisto Timo Jouko Hermann diris, ke la muzikaĵo komponita en 1785 estas "ŝlosilo por kompreni la rilatojn inter Mozarto kaj Salieri". La muzikaĵo implicas, ke ili "kunlaboris" por fari ĝin, sekve ne estis malamikoj. Tio ankaŭ rompas la famon, ke Salieri mortigis Mozarton, kiu mortis en 1791 en la aĝo de 36 jaroj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments