El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉin-lingva lernejo inaŭguriĝis en Sud-Afriko

| 2016-02-22
Bookmark and Share


En la inaŭgura ceremonio de la ĉin-lingva lernejo, la 20-an de februaro (Foto de Song Fangcan)
 

    La 20-an de februaro la Sud-Afrika Fondaĵo por Ĉin-lingva Eduko okazigis ceremonion por inaŭguri ĉin-lingvan lernejon. La ceremonion ĉeestis ĉirkaŭ 100 homoj inkluzive de respondeculoj de ĉinaj ambasadorejo kaj konsulejo en Sud-Afriko, lokaj lernantoj kaj iliaj gepatroj, reprezentantoj de loĝkvartaloj de ĉinoj.

 


En la inaŭgura ceremonio de la ĉin-lingva lernejo (Foto de Song Fangcan)
 

    Yang Peidong, aganta ĝenerala konsulo de Ĉinio en Johannesburgo, kaj aliaj respondeculoj de ĉinaj ambasadorejo kaj konsulejo ĉeestis la ceremonion kaj faris parolojn. Yang Peidong diris, ke la movforto de ĉin-lingva edukado originas de disvolvado de ĉina ekonomio kaj sinteza naci-forto de la lando. Lernado de la ĉina lingvo estas tre furora en multaj landoj. En Sud-Afriko la ĉina lingvo estas la dua fremdlingvo elektebla en lokaj lernejoj. La organizoj pri ĉin-lingva eduko kapablas liveri oportunon al lokaj ĉinoj kaj iliaj infanoj por ke ili pli bone konu la ĉinan kulturon.

 

    La Sud-Afrika Fondaĵo por Ĉin-lingva Eduko fondiĝis en junio 2012. Ĝi, kun la celo plu kreskigi la influon de ĉina kulturo en Afriko, starigis ponton por interpopola komunikado inter Ĉinio kaj Sud-Afriko. En la lando funkcias 5 konfuceaj institutoj, 3 konfuceaj kursoj kaj 15 instruejoj de la ĉina lingvo. Konfuceaj institutoj kaj iliaj lernantoj de la ĉina lingvo plej multas en afrikaj landoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments