El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Kanalo "Ruĝa Flago" kandidatiĝos al la nomlisto de la Monda Kultura Heredaĵo

| 2016-02-22
Bookmark and Share


La Kanalo "Ruĝa Flago"
 

    La Kanalo "Ruĝa Flago", nomata "artefarita rivero en la ĉielo", estis konstruita de projekto por akvo-konservado sur la montodeklivo de Taihang-montaro antaŭ pli ol 50 jaroj fare de la lokaj loĝantoj en la urbo Linzhou, Henan-provinco en meza Ĉinio. Lastatempe, Henan-provinco anoncis, ke ĝi planas kandidatigi la kanalon al la nomlisto de la Monda Kultura Heredaĵo.

 

    La kanalo laŭfame estas unu el la ok grandaj mirakloj en la mondo, kaj estas nomata de linzhou-anoj "kanalo de la vivo" kaj "kanalo de feliĉo". Ekkontruita en februaro 1960, la projekto komplete finiĝis post preskaŭ dek jaroj, en julio 1969. Ĝi longas 1 525.6 kilometrojn kun la ĉefa kanalo de 70.6 kilometroj. Pro la kanalo formiĝis granda reto de akvo-konservado kaj irigacio, fininte la longtempan sekecon en Linzhou-gubernio.

 


La Kanalo "Ruĝa Flago"
 

    Zhao Heming, membro de la Konstanta Komitato de la Anyang-a Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, estas la unua persono kiu sugestis la kandidatiĝon de la Kanalo "Ruĝa Flago". Li klarigis, ke la kanalo estas surtera konstruaĵo kaj facile damaĝebla, kaj do oni devas protekti ĝin antaŭ ol ĝi fariĝos ruino.

 

    La pasinta jaro estis la 50-jariĝo de la ekfunkcio de la kanalo. En tiu okazo oni komencis formale prepari la kandidatiĝon de la kanalo al la nomlisto de la Monda Kultura Heredaĵo. La kandidatiĝo povas helpi protekti la kanalon, altigi ĝiajn kulturan kaj historian valorojn, kaj pligrandigi influon en la internacia socio. Aliflanke, turismo tie povas evoluigi koncernajn industriojn por nova kresko de la ekonomio kaj plibona ekologia medio.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments