Ĉefpaĝo> Ĉinaj Rakontoj

Xi Zhinong, fotisto pri sovaĝaj bestoj

| 2016-02-22
Bookmark and Share

Teksto de CHEN YI

Fotoj de Xi Zhinong kaj liaj kolegoj

 


Xi Zhinong
 

    En la pasintaj pli ol 30 jaroj, Xi Zhinong, fotisto pri sovaĝaj bestoj, ĉiam strebas por protekti sovaĝajn bestojn de Ĉinio per siaj lensoj, surbaze de la koncepto "protekti la naturon pere de fotoj kaj filmoj".

 


Paŭzo farita speciale por la fotisto
 

Foto pri budorkaso (Budorcas taxicolor) farita en 1/1000 sekundo
 
    Xi Zhinong ĉiam portas sian kamuflan ĉapelon, kiu preskaŭ iĝis lia marko. Probable, pro tiu ĉi ĉapelo, al li familiariĝis tiuj tibetaj antilopoj kaj Yunnan-aj orharaj simioj, alie kial tiuj bestoj, kiuj foren fuĝas tuj post vidi homon, restas tiel pacemaj kaj senmovemaj antaŭ liaj lensoj, eble ili jam atingis silentan interkomprenon.



Ĉi tiu "Patrino kaj Infano" estas la plej fama el la multnombraj fotoj faritaj de Xi Zhinong pri Yunnan-aj orharaj simioj. En 1998, s-ro Liang Congjie, prezidanto de "Amikoj de Naturo", donacis tiun ĉi foton al usona prezidento Bill Clinton kiam li vizitis Ĉinion.

 

    "Neniu loko tiel tiklas min kiel nordokcidenta Yunnan." Xi Zhinong diris: "Mia unua vojaĝo al nordokcidenta Yunnan okazis en 1983, tiam mi servis kiel helpanto de fotisto-asistanto por la populara scienca filmo 'Paradizo de Birdoj'." En 1990, li kiel fotisto venis al la speciala programo de la Ĉina Centra Televida Stacio "Mondo de Sovaĝaj Animaloj" kaj en 1992, li forlasis la programon por foti kaj filmi Yunnan-ajn orharajn simiojn en neĝ-kovritaj montaroj de Yunnan sekvante la esploran teamon.
 


Xi Zhinong kaj lia kolego en profunda montaro neĝkovrita

 
    Yunnan-aj orharaj simioj kun nekomparebla statuso arogantas en la unua loko de la "Regno de Bestoj" en Yunnan kaj estas unu el la primatoj plej malfacile esplorataj pro ilia vivado en plej severa geografia medio. Ili vivas en profundaj montaroj inter Yunnan kaj Tibeto, tie altas montoj, densas arbaroj, profundas valoj kaj krutas deklivoj, krome la tiea vintro daŭras tre longan tempon, tio kaŭzas enormajn malfacilaĵojn por studi kaj observi Yunnan-ajn orharajn simiojn. De post kiam la bestoj estis trovitaj en 1890, nur tre malmultaj esploristoj ilin vidis en la sovaĝa montaro, sed ĝis 1992, la homaro ne havigis al si eĉ unu klaran bildon pri ili."
 
    Venkinte sennombrajn malfacilaĵojn, Xi Zhinong finfine kaptis, en 1993, okazon por sukcese fari la unuan foton pri Yunnan-aj orharaj simioj en la historio, ĝi estas la plej frua bild-materialo pri tiuj bestoj. Ekde tiam, Xi Zhinong forĝis nedisigeblan ligon kun Yunnan-aj orharaj simioj. Tiujare, li estis premiita en la jara brita fotokonkurso pri "malaperonta specio" de sovaĝaj bestoj. La organizanto speciale igis statuon de Yunnan-a orhara simio la pokalo de la konkurso.

 


Xi Zhinong dum prezento de "Ĉina Filmo pri Sovaĝaj Bestoj"
 

    En 2001, Xi Zhinong proponis starigi organizon nomitan "Ĉina Filmo pri Sovaĝaj Bestoj", kun fotado kaj filmado de sovaĝaj bestoj kaj la naturo kiel ĝiaj ĉefaj aktivadoj, strebante por antaŭenpuŝi protektadon de la naturo kaj sovaĝaj bestoj, sub la slogano "protekti la naturon pere de fotoj kaj filmoj."

 

    Xi Zhinong kaj liaj samideanoj firme persistas en praktikado de la koncepto "protekti la naturon pere de fotoj kaj filmoj". Li atestas tiun ĉi aferon de Ĉinio, obstine agadas en tiu ĉi kampo kaj diskonigas ke sur la bela teritorio de Ĉinio vivas diversspecaj bestoj ne vaste konataj. Multaj el liaj tre valoraj fotoj estis aperigitaj sur la kovrilo de la revuo Ĉina Nacia Geografio.

 

    Hodiaŭ, pli ol 50-jara Xi Zhinong daŭre aktivadas en tiu kampo sub la plena ĉielo kaj inter urboj kun pasio al tiu ĉi tero kaj al la sovaĝaj bestoj, daŭre servas kiel "leterportisto" inter modernaj urboj kaj la sovaĝa naturo.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments