El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malkonstruita sekssklavinejo de japana armeo en Ŝanhajo

| 2016-02-23
Bookmark and Share

 

    La 22an de februaro estis malkonstruita Hainaijia, malnova sidejo de la konsolejo, eŭfemismo por sekssklavinejo de la japana armeo dum la Dua Mondmilito, sur la strato Gongping en la distrikto Hongkou de Ŝanhajo.

 

    Ĝi estis la plej granda sekssklavinejo en Ŝanhajo. En 1939 la ejo estis malfermita post dekoracio de Sakashita Kumazo. Ĝi konsistis el 17 ĉambroj por la virinoj, kaj ankaŭ banĉambro, konservejo, kuirejo kaj salono.

 

    En la domo servis ne nur ĉinaj virinoj, sed ankaŭ japanaj kaj koreaj. La japanaj estis varbitaj de Sakashita el Japanio, la koreaj estis trompe venigitaj el Koreio, kaj la ĉinaj -- forrabitaj el militkampo.

 

    En 1940 en Hainaijia servis dek japanaj, dek koreaj kaj 20 ĉinaj sekssklavinoj. La konsolejo funkciis ĝis la senkondiĉa kapitulaco de la japana armeo.

 

    En marto 1946 la familio de Sakashita Kumazo revenis al Japanio. En 1944 kaj 1945 lia filo Sakashita Motoshi helpis lin administri la konsolejon kaj vidis la mizeran vivon de la virinoj. Motoshi estis riproĉita de sia konscienco en postaj jaroj kaj vizitis Ŝanhajon en oktobro 1991.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments