El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝos al la publiko templo de la grotaro Longmen

| 2016-02-23
Bookmark and Share


Statuoj de arahantoj en Kanjing-templo
 

    En la 10-a de marto por la unua fojo malfermiĝos al la publiko Kanjing-templo, speciala groto de la grotaro Longmen. Tiam oni povos eniri en ĝin kaj rigardi de proksime grandiozajn statuojn de arahantoj de la dinastio Tang en la templo, kies misteron ili senvualigos. Speciala groto signifas kavon entenantan la plej trezorajn kulturaĵojn kaj havantan la plej grandajn valorojn de arto kaj esploro. Por la protekto de kulturaĵoj, tiaj specialaj grotoj estas malofte malfermataj al la publiko.

 

    Kanjing-templo, la plej granda groto trovita en la orienta monto Longmen, estis konstruita antaŭ pli ol 1 300 jaroj laŭ ordono de la imperiestrino Wu Zetian kaj la imperiestro Xuanzong de la dinastio Tang. Antaŭe, oni povis nur rigardi la templon tra la barilojn, sed post malfermiĝo, vizitantoj povos de proksime rigardi la kulturaĵojn, inkluzive de statuoj de arahantoj kaj aliaj ŝtongravuraĵoj. Laŭ informo, en Kanjing-templo troviĝas 29 ŝtonaj statuoj de arahantoj, skulptitaj en la dinastio Tang kaj estas la plej kompletaj kaj grandaj en Ĉinio.

 

    Pro erozio kaŭzita de vento kaj akvo, multaj statuoj estas tre fragilaj kaj perdis siajn kolorojn ekstere. Por preventi tuŝadon de vizitantoj, oni starigis vitron ĉirkaŭ la statuoj por laŭeble protekti la kulturaĵon.

 

    La grotaro Longmen estas granda trezorejo de ŝtongravura arto. Ĝi longtempe daŭris tra multaj dinastioj kaj per diversaj statuoj kaj historiaj materialoj prezentas la grandan disvolviĝon de anktiva Ĉinio en politiko, ekonomio, religio kaj kulturo, farinte grandan kontribuon al la novigo kaj disvolvo de ĉina kaverna arto. En 2000, UNESKO enlistigis la grotaron Longmen en la Katalogon de la Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments